Homoj

Horacio

La 27-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 8 a. K.) de la itala latinlingva poeto Quintus Horatius Flaccus (65 a. K.-8 a. K.), en la itala Quinto Orazio Flacco, konata kiel Horatius (en latino), Orazio (en la itala), Horace (en la franca kaj en la angla), Horaz (en la germana), Horacio (en la hispana kaj en Esperanto) 

eo.wikipedia.org/wiki/Horacio

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 8-an de decembro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/12/08/orazio/ 

Mi transskribas (en latino, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) kelkajn versojn el la “Carmen Saeculare” (Kanto de la Jarcentfesto), mendita en 17 a. K. de Imperiestro Cezaro Oktaviano Aŭgusto por la “Ludi Saeculares” (Jarcentaj Ludoj).

Mi aldonas unu el la italaj poŝtmarkoj de 1936 pro la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Horacio.

°°°

Alme Sol, curru nitido diem qui

promis et celas aliusque et idem

nasceris, possis nihil urbe Roma

visere maius.

°°°

Almo Sole, che sul nitido carro

dischiudi e nascondi il giorno

sempre nuovo e uguale

sorgi, possa tu non vedere

nulla maggior di Roma.

°°°

Nutra Sun’, en ĉaro radia l’ tagon

montras vi kaj kaŝas, alia- sama

restas vi: nenion ol Urbo Roma

vidu pli gloran!

(trad. Gerrit Berveling,

Antologio latina, 2, p. 386-389

Fonto, Chapecò 1998)

°°°°°

Kuriozaĵo:

En aprilo 1918, tre pli frue ol la alveno de faŝismo, la Urbestro de Romo Prospero Colonna mendis al Fausto Salvatori “Himnon al Romo”, por celebri la italajn militajn venkojn en la unua monda milito.

La 24-an de majo 2018, estis preta ankaŭ la muziko, de Giacomo Puccini.

La unua plenumo, fiksita je la 21-a de aprilo 1919 (en la tradicia datreveno de la fondo de Romo), okazis kontraŭe la 1-an de junio 1919 ĉe la Nacia Stadiono, ĉar la 21-an de aprilo 1919 fortega pluvo haltigis la plenumon, kiu havis lokon liberaere en tiu, kiu tiam nomiĝis “Villa Umberto” (Vilao Umberto), kaj hodiaŭ estas “Villa Borghese” (Vilao Borghese).

La Himno inspiriĝas klare al la “Kanto de la Jarcentfesto” de Horacio.

Faŝismo “alproprigis al si” tiun Himnon, kiu laŭdegis la romecon; ĝi estis plenumata en la oficialaj okazoj, kaj fariĝis tre populara.

Post la falo de faŝismo, la Himno falis en forgeson, ĉar taksata “faŝista” (sed estus tia ankaŭ Horacio!). Antaŭ nelonge, ĝi estis reproponita de Andrea Bocelli.

www.youtube.com/watch?v=jVxFmPoKIgE

°°°

INNO A ROMA

Vortoj de Fausto Salvatori,

muziko de Giacomo Puccini

kantas Beniamino Gigli

www.youtube.com/watch?v=mq0xa8v1A7c 

Sole che sorgi libero e giocondo

sui colli nostri i tuoi cavalli doma;

tu non vedrai nessuna cosa al mondo

maggior di Roma.

(laŭvorta traduko):

Suno, kiu leviĝas libera kaj gaja

sur niaj montetoj bridu viajn ĉevalojn;

nenion vi vidos en la mondo

pli granda ol Romo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *