La 8-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 65 a. K.) de la itala latinlingva poeto Quintus Horatius Flaccus (65 a. K.-8 a. K.), en la itala Quinto Orazio Flacco, konata kiel Horatius (en latino), Orazio (en la itala), Horace (en la franca kaj en la angla), Horaz (en la germana), Horacio (en la hispana kaj en Esperanto)
Mi jam parolis pri li la 8-an de decembro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/08/quinto-orazio-flacco/
Mi transskribas (en latino, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la faman poemon de “Carpe diem” (Pluku la tagon).
Mi aldonas poŝtmarkon de 1993 de Respubliko San Marino, pro la dumiljara datreveno de la morto de Horacio, kun “Carpe diem”.
CARMINA 1,11
Tu ne quaesieris, scire nefas, quem mihi, quem tibi
finem di dederint, Leuconoe, nec Babylonios
temptaris numeros. ut melius, quidquid erit, pati.
Seu pluris hiemes seu tribuit Iuppiter ultimam,
quae nunc oppositis debilitat pumicibus mare
Tyrrhenum: sapias, vina liques, et spatio brevi
spem longam reseces: dum loquimur, fugerit invida
aetas: carpe diem quam minimum credula postero.
°°°°°
Non indagare, non è lecito, quale termine a me, a te
gli dèi abbiano dato, Leuconoe, e non tentare
gli oroscopi babilonesi, è meglio accettare quel che sarà.
Sia che Giove abbia assegnato molti inverni, sia l’ultimo
che ora fiacca il mare Tirreno contro la barriera degli scogli,
sii saggia, filtra i vini, e in un breve spazio
tronca una lunga speranza; mentre parliamo, è fuggito il tempo
invidioso: cogli il momento,
facendo il meno possibile affidamento sul futuro.
Quinto Orazio Flacco, trad. Antonio De Salvo
°°°°°°
AL LEŬKONOE
Ne serĉu ja (tabuas ties kono),
kian futuron donis senmortuloj
al mi, al vi. Ne provu do kalkulojn
divenajn de l’ magia Babilono,
Leŭkonoe’. Ja eble, laŭ dispono
de Jovo ni travivos vintrojn plurajn,
aŭ – nur ĉi lastan, kies vent’ murmurajn
mar-ondojn rompas sur la rif’ el ŝtono.
Pli bone nur toleri la destinon,
kiel ajn estos. Saĝu, filtru vinon,
kaj la esperon longan tondu kurta.
Dum ni parolas, kuras temp’ envia!
Pluku la tagon, kun la plej malmulta
kredemo, ke l’ morgaŭo estos via.
Horatius (Horacio), trad. Kálmán Kalocsay,
“Tutmonda Sonoro”, HEF, Budapest 1981, p. 199