Homoj

Aleardo Aleardi

La 14-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1812) de la itala poeto Gaetano Maria Aleardi, konata kiel Aleardo Aleardi (1812-1878).

eo.wikipedia.org/wiki/Aleardo_Aleardi

Mi jam parolis pri li la 14-an de novembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/14/aleardo-aleardi/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Fanciulla, che cosa è Dio? (Kio estas Dio), kaj aldonas p. 150 de “Literatura Mondo” 1923-8.


FANCIULLA, CHE COSA È DIO?

Nell’ora che pel bruno firmamento

comincia un tremolio

di punti d’oro, d’atomi d’argento,

guardo e dimando: «Dite, o luci belle,

ditemi cosa è Dio?»

– «Ordine» – mi rispondono le stelle.

Quando all’april la valle, il monte, il prato

i margini del rio,

ogni campo dai fiori è festeggiato,

guardo e dimando: «Dite, o bei colori,

ditemi cosa è Dio?»

– «Bellezza» – mi rispondono quei fiori.

Quando il tuo sguardo inanzi a me scintilla,

amabilmente pio

io chiedo al lume della tua pupilla:

«Dimmi, se il sai, bel messaggier del core,

dimmi che cosa è Dio?»

E la pupilla mi risponde: – «Amore».

Aleardo Aleardi

°°°°

KIO ESTAS DIO

Aleardo Aleardi, trad. Alessandro Mazzolini

Kiam sur malhelblua firmamento

komencas treme brili

atomoj oraj, punktoj el arĝento –

demandon miran sendas mi al ili:

ho, kio estas Dio?

La steloj min respondas: Harmonio.

En april’ dum ornamas kampojn florajn

koloroj ĉarme helaj,

demandas mi la florojn bonodorajn:

do kio estas Dio? Floroj belaj,

Respondu! Al orelo

respond’ ilia venas jene: Belo.

Ĉe l’ flamo de rigardo via hela,

al ĝi demandas mi:

ho treme-brila lum’, spegul’ ĉiela

de l’ koro, diru, kio estas Di’?

Kaj per helluma flamo

pupiloj viaj tuj respondas: Amo.

(Literatura Mondo dua jaro, aŭgusto 1923, n.ro 8, paĝ. 150)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *