La 7-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1924) de la itala kantisto Gennaro Latilla, konata kiel Gino Latilla (1924-2011).
it.wikipedia.org/wiki/Gino_Latilla
Inter liaj sukcesoj, estas la kanzono “Amare un’altra” (Alia amatino), de Riccardo Pazzaglia kaj Giorgio Fabor.
Mi transskribas ĝian tekston, en la itala kaj en la traduko al Esperanto.
Mi aldonas p. 33 de “L’Esperanto”1958.
AMARE UN’ALTRA
Riccardo Pazzaglia, Giorgio Fabor
www.youtube.com/watch?v=sVj8rKKr2HI
Amare un’altra dopo te
non è possibile!
Amare un’altra dopo te
non è possibile,
Non sono niente senza te,
mi sento inutile.
Se l’ape cerca il fior,
se il fiume cerca il mar anch’io
cercavo solo te
per annullarmi in te anch’io.
Pensare a un altro accanto a te
già mi fa piangere.
Chi ti comprende come me
forse non c’è no,
non mi lasciare mai,
non mi lasciare mai.
Io vivo col tuo cuore, e tu lo sai.
Amare un’altra dopo te…
°°°°°
ALIA MATINO
Riccardo Pazzaglia, Giorgio Fabor
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#ALIA%20AMATINO
Pro io ni ambaŭ forlasis la forajn vilaĝojn
pro io ni nun renkontiĝis en sama urbet’.
Sed rompebla estas am’,
kaj mi timas forperdi vin:
estas vera miraklo la
renkont’ ne ripetebla plu…
REFRENO
Alian ami nun post vi
ne estas eble ja…
Nenio estas mi sen vi,
mi sentas vana min…
Se floron la abel’,
se maron la river’,
mi ankaŭ serĉadis sole vin,
por neniigi en vi
mi ankaŭ…
Alian pensi apud vi
jam ekplorigas min…
Komprenas vin samkiel mi
eble neniu…
Neniam lasu min,
neniam lasu min,
mi vivas en kor’ via, scias vi…
Alian ami nun post vi
ne estos eble ja.