Lokoj

Kripto

La itala vorto “cripta” (samkiel la Esperanta vorto “kripto”) devenas el la latina“crypta”, modelita laŭ la greka κρύπτη (krypte), siavice devenanta el la verbo κρύπτω (kovri, kaŝi: oni pensu pri la itala vorto “criptico, en Esperanto “kripta”).

“Cripta” (respektive”kripto”) estas klera termino por indiki (proprasence) subteran ejon, precipe destinitan al entombigoj; fama, pri tio, sed ne unika en sia ĝenro, estas la Kripto de la kapucenojsub la preĝejo de Sakta Maria la Koncipiĝo  en Romo(en la bildo), kiu gastigas kelkajn milojn da skeletoj de kapucenoj, sed ankaŭ la ostojn de la papaj soldatoj (francaj zuavoj) mortintaj la 20-an de septembro 1870 okaze de la Breĉo de Pordo Pia.

Kriptoj estas utiligataj, hodiaŭ, ne plu por la entombigoj, sed por la absorbita celebrado de Sanktaj Mesoj; ekzemple, en la 60-aj aroj de pasinta jarcento P. Giacinto Jacobitti celebris ĉiudimance la S. Meson en Esperanto en la kripto de la roma preĝejo de Kristo Reĝo.

°°°°°

“Grotta”, sola aŭ en kunmetitaj vortoj, troviĝas en la nomo de pluraj italaj lokoj: Grottaferrata (Roma), Grottaglie (Taranto), Grottaminarda (Avellino), Grottammare (Ascoli Piceno), Grottazzolina (Ascoli Piceno), Grotte (Agrigento), Grotte di Castro (Viterbo), Grotteria (Reggio Calabria), Grottole (Matera), Grottolelle (Avellino).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *