Lokoj

Aŭtovojo

La 21-an de septembro 1924 estis inaŭgurita la unua streko (de Milano al Varese) de la unua itala aŭtovojo kun trairpago, la tiel dirita “Aŭtovojo de la Lagoj”,

it.wikipedia.org/wiki/Autostrada_dei_Laghi 

kiu kunigas Milanon, Komon kaj Varese al la turismaj zonoj de Lago de Como kaj de Lago Majora. 

La ideo (nepre kuraĝa kaj futureca, se oni pensas, ke en 1923 cirkulis en tuta Italio apenaŭ 57.000 aŭtomobiloj, kompare kun la pli ol la 39 milionoj de 2018, kaj nur en 1938 oni atingis sur la aŭtovojo tagan trairon de 1.000 veturiloj), estis de inĝeniero Piero Puricelli (1883-1951), kiu elpensis la konstruon je siaj elspezoj (plenumitan en 15 monatoj) de vojo por nuraj aŭtomobiloj, sen nivelpasejoj, kun glata pavimo el altrezista ferbetono, kurbiĝoj kun maksimuma radiuso de 400 metroj, kaj maksimuma dekliveco de 3%.

Kuriozaĵo, kiu hodiaŭ igas rideti: en la dissendo de la 19-a de junio 1937, en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, la Itala Radio-EIAR (Radio Roma), laŭdinte la sistemon de la aŭtovojoj, asertis:

>la aŭtovojo, pro sia naturo mem, taŭgas ĝenerale nur por distancoj ne tre grandaj, inter urboj aŭ regionoj tre gravaj, aŭ havantaj grandan turisman intereson. Efektive ĝi devigas al trairpago; la kosto de ĝia konstruado estas tre alta kaj ne konvenus por reto tre vasta kaj densa.

Bildo: poŝtmarko de Mongolio kun veturilo Lancia de 1911; el ĝi oni povas kompreni, kiom, en 1923, la ideo de inĝeniero Puricelli estis kuraĝa kaj futureca.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *