Homoj

King Camp Gillette

Mi estis unuavide ŝokita de la klarigo de usona poŝtmarko honore al King Camp Gillette (5-an de januaro 1885/ 9-an de julio 1932),

eo.wikipedia.org/wiki/King_Camp_Gillette 

kiu laŭdas la “american ingenuity”.

Sed poste mi komprenis, ke temas pri “malvera lingva amiko”, ĉar la angla “ingenuity” ne respondas al la itala “ingenuità” (naiveco), sed al la itala “ingegnosità” (inĝenieco, inventemo, lerteco).

Kaj fakte Sinjoro Gillette, kiu estis humila migranta komizo, pruvis grandan inĝeniecon, per la invento de la “sendanĝera razilo” kun interŝanĝebla klingo (ĝuste la “Gillette razklingo”), kiu ekstermerkatigis la tradician “barbiran razilon”.

Oni povas aldoni du detalojn, pri la lerteco ankaŭ komerca de Gillette:

– la razilo estis vendata subkoste, malgajne: la gajno venis el la vendo de la razklingoj, fariĝintaj nemalhaveblaj, post la akiro de la razilo;

– la lanĉo dela sendanĝera razilo estis akompanita de reklama kampanjo, kiu “diabligis” la barbiran razilon, kulpigatan pri danĝereco.

Sed Gillette ne estis nur inventisto kaj lerta entreprenisto; li estis ankaŭ homo kun granda socia sentiveco kaj konvinkita pacifisto.

Mi aldonas:

– la usonan poŝtmarkon;

– la reklamon de la razklingoj “Esperanto” por razilo Gillette, el “L’Esperanto” 1931-12, p. 320.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *