Homoj

Nikola Tesla

Diras proverbo, ke malvenkoj estas orfaj, dum venkoj havas multajn patrojn.

La samon oni povas diri pri la invento de Radio: laŭ italoj, estas sendiskute, ke la merito ŝuldiĝas al Guglielmo Marconi (1874-1937); laŭ rusoj, al Aleksandr Popov (1859-1906):

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/13/aleksandr-popov/

laŭ kroatoj, serboj kaj la loĝantoj de la Ŝtato Nov-Korko, al Nikola Tesla (1856-1943), kroato civitanigita usonano,

eo.wikipedia.org/wiki/Nikola_Tesla 

tiom ke en tiu Ŝtato la 10-a de julio, datreveno de la naskiĝo (en la tiama teritorio de la Aŭstria-Hungara Imperio), estas deklarita “Tago de Tesla”.

Skribas pri li, interalie, “Monato” de februaro 1998:

“Tesla solvis multajn misterojn de la naturo, sed mem restis unu el la plej misteraj sciencistoj en la mondo. Oni diras, ke ekzistas kvar grupoj de homoj kiuj interesiĝas pri li: seriozaj sciencistoj; serboj fieraj pri liaj inventaĵoj; kvazaŭsciencistoj esplorantaj iujn el liaj dubindaj ideoj; kaj fanatikuloj, kiuj opinias lin eksterterulo”.

Posedanto de 122 patentoj, kiuj koncernas pli ol 800 inventaĵoj (inter kiuj radio kaj alterna kurento) Tesla atendas esti komplete pristudata, ankaŭ rilate kelkajn aferojn, kiuj restis misteraj, ekzemple iu asertata “radio de la morto” (mi memorigas, ke pri ĉi tiu radio, mortiga kaj decida armilo, oni multe parolis en la lastaj jaroj de la dua monda milito; eble ne estas sen kialo, ke kiam Tesla mortis la 7-an de januaro 1943, lia loĝejo en Nov-Jorko estis priserĉata de FBI, kiu sekvestris dokumentojn taksatajn “interesaj”).

Mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1959 honore al Tesla, en la serio “Pioniroj de Radio”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *