Homoj

Pier Luigi Nervi

La 21-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1891) de la itala inĝeniero kaj universitata profesoro Pier Luigi Nervi (1891-1979),

it.wikipedia.org/wiki/Pier_Luigi_Nervi

projektinto kaj realiginto de famaj konstruaĵoj el ferbetono kun novigaj teknikaj solvoj, aparte:

– la Stadiono de Florenco “Campo di Marte”;

– la militaj subteraj hangaroj en insulo Pantelerio;

– la sidejo de UNESKO en Parizo (Francio);

– la Centra fervoja Stacidomo en Napolo;

– la Nubskrapulo “Pirelli” en Milano;

– la internacia Flughaveno “Leonardo da Vinci” de Romo-Fiumicino;

– la verkoj por la Olimpikaj Ludoj de Romo de 1960 (Sporta Palaco, Sporta Palaceto, Stadiono “Flaminio”);

– la Palaco de l’ Laboro por la Ekspozicio “Italio ’61” en Torino;

– la Aŭlo de la Papaj Aŭdiencoj en Vatikano (“Aŭlo Paŭlo la 6-a”), konata kiel “Aŭlo Nervi”.

– la aŭtobusa Stacidomo en Novjorko (Usono);

– la itala Ambasadorejo en Brazilio (Brazilo);

– la Turo de la Borso de Montrealo (Kanado)

– la Katedralo de Sankta Maria en San-Francisko (Usono).

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 28-an de decembro 1980 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1991, laŭ skizo de Giorgio Toffoletti, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Pier Luigi Nervi,kun detalo de la Palaco de la Ekspozicioj de Torino.
_______________________________________________________________

(segue traduzione in italiano)

 

Pier Luigi Nervi estis kromnomita “la poeto de ferbetono”. Li laboris tre intense, preskaŭ ĝis la morto; en 50-jara agado, li kreis kelkajn el la plej grandaj artverkoj de nia epoko, en daŭra serĉado de novaj solvoj. Sufiĉas memorigi la Nubskrapulon “Pirelli” en Milano, la Palacon de UNESKO en Parizo, la sportajn instalaĵojn por la Romaj Olimpiadoj de 1960, la Salonon de Aŭdiencoj en Vatikano (nun “Aŭlo Paŭlo la Sesa”), la Palacon de l’ Laboro en Torino; kaj, krome, pontojn, preĝejojn, fabrikojn, stacidomojn, flughavenojn. Ĉi tiuj verkoj kontribuis krei apartan stilon, ĝuste la “stilon Nervi”, elstare individuan, kies sekreto konsistas en la serĉado de beleco, kiu naskiĝas el la korekta aplikado de rigoraj konstru-teknikoj.

Nervi, heredanto de arkitektoj kiaj Brunelleschi kaj Bramante, kapablis fandi en mirinda ekvilibro la rolon de arkitekto kaj tiun de inĝeniero, de tiu, kiu desegnas la formojn, kaj de tiu, kiu kalkulas kaj projektas la strukturojn.

(RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.12.1980)

 

°°°°°

(traduzione)

 

Pier Luigi Nervi è stato soprannominato “il poeta del cemento armato”. Ha lavorato molto intensamente, quasi fino alla morte; in 50 anni di attività, ha creato alcune delle maggiori opere della nostra epoca, in una continua ricerca di nuove soluzioni. Basta ricordare il Grattacielo “Pirelli” a Milano, il Palazzo dell’UNESCO a Parigi, gli impianti sportivi per le Olimpiadi di Roma del 1960, l’Aula delle Udienze in Vaticano (ora “Aula Paolo VI”), il Palazzo del Lavoro a Torino; e, inoltre, ponti, chiese, fabbriche, stazioni, aeroporti. Queste opere hanno contribuito a creare uno stile particolare, appunto lo “stile Nervi”, eminentemente individuale, il cui segreto consiste nella ricerca di una bellezza che nasce dalla corretta applicazione di rigorose tecniche costruttive.

Nervi, erede di architetti come Brunelleschi e Bramante, è riuscito a fondere in un mirabile equilibrio il ruolo dell’architetto con quello dell’ingegnere, di chi disegna le forme e di chi calcola e progetta le strutture.

(RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.12.1980)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *