Sen kategorio

Gilbert Keith Chesterton

La 29-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1874) de la angla verkisto, ĵurnalisto, eseisto kaj poeto Gilbert Keith Chesterton, konata ankaŭ kiel G.K. Chesterton (1874-1936).
eo.wikipedia.org/wiki/Gilbert_Keith_Chesterton
Fekunda kaj multfaceta verkisto, laŭ brila kaj paradoksa stilo, li estas fama ĉefe pro populara serio de rakontoj, kolektitaj en 5 volumojn publikigitajn inter 1911 kaj 1935, kiuj havas kiel protagoniston la personon de detektiva pastro, Pastro Brown:
– “The innocence of Father Brown” (La naiveco de Pastro Brown)
– “The wisdom of Father Brown” (La saĝeco de Pastro Brown)
– “The incredulity of Father Brown” (La nekredemo de Pastro Brown)
– “The secret of Father Brown” (La sekreto de Pastro Brown)
– “The scandal of Father Brown” (La skandalo de Pastro Brown).
Chesterton, komence anglikano, konvertiĝis al katolikismo, kaj verkis polemikajn verkojn defende al la katolika konfesio; sed ankaŭ liaj rakontoj estas influataj de polemika vejno, sub neparadema ŝajno, Mi tradukas tion, kion skribas pri tio persono, kiu sendube ne povas esti kulpigata pri klerikalaj simpatioj:
«Pastro Brown estas katoliko, kiu mokas la mekanikan pensmanieron de protestantoj, kaj la libro estas fundamente apologio de la Roma Eklezio kontraŭ la Anglikana Eklezio. Sherlock Holmes estas la “protestanta” detektivo, kiu trovas la ŝlosilon de la krima intrigo deirante de ekstere, baziĝante sur scienco, sur la eksperimenta metodo, sur la indukto. Pastro Brown estas la katolika pastro, kiu pere de la rafinitaj psikologiaj spertoj havigitaj de la konfespreno kaj de la ellaboro de morala kazuistiko de la patroj, tamen ne neglektante la sciencon kaj la sperton, sed baziĝante precipe sur dedukto kaj introspekto, plene venkas Sherlock Holmes-n, lin ŝajnigas tromemfiera knabeto, montras lian malgrandecon kaj etanimecon».
(Antonio Gramsci, “Lettere dal carcere” – Leteroj el la malliberejo)
°°°°°
Chesterton estis akre malamika al Esperanto, kiun li opiniis barbaraĵo; malgraŭ tio, ne mankas tradukoj de liaj verkoj.
La unua volumo de rakontoj de Pastro Brown estis tute tradukita al Esperanto, en 1937, de Cecil Morris Bean, kaj estas rete alirebla
booton.tripod.com/Enhavo.htm
ankaŭ kiel elektronika libro (zorge de Franko Luin – INKO)
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20chesterton,%20g.k.%20-%20la%20naiveco%20de%20pastro%20brown.pdf

– “The innocence of Father Brown” (La naiveco de Pastro Brown)
“The blue cross” (La Blua Kruco)
“The secret garden” (La Sekreta Ĝardeno)
“The queer feet” (La Strangaj Piedoj)
“The Flying Stars” (La Flugantaj Steloj)
“The invisible man” (La Nevidebla Viro)
“The honour of Israel Gow” (La Honoro de Israel Gow)
“The wrong shape” (La Malĝusta Formo)
“The sins of prince Saradine” (La Pekoj de la Princo Saradine)
“The hammer of God” (La Martelo de Dio)
“The eye of Apollo” (La Okulo de Apolono)
“The Sign of the Broken Sword” (La Signo de la Rompita Glavo)
“The three tools of death” (La Tri Iloj de Morto)
°°°
En 1998, Jim Henry tradukis al Esperanto “On Running after One’s Hat” (Pri kurado post sia ĉapo).
Artikolo de Chesterton, tradukita al Esperanto de J. Rhodes, aperis en “Brita Esperantisto” 1905-4, p. 46-47.
En la “Angla Antologio” estas la traduko, de Marjorie Boulton, de tri poeziaĵoj de Chesterton:
– Art colours (Akordo de koloroj)
– The sword of surprise (La glavo de surprizo)
– La kanto de Kvudlo
°°°
Mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1969, kun karikaturo de G.K. Chesterton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *