Homoj

Jeanne d’Arc

La 30-a de majo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1431) de la franca (lorena) knabino Jeanne d’Arc (en Esperanto, Johana de Arko) (1412-1431),
eo.wikipedia.org/wiki/Johana_de_Arko
maljuste bruligita sur ŝtiparo je 19 jaroj, pro herezo kaj sorĉado, en Rouen en Normandio (tiam, sub angla regado), post kiam, puŝite de vizioj kaj internaj voĉoj, surmetinte virajn vestojn kaj detranĉinte siajn harojn, provizite per armaturo kaj standardo, ĉekape de grupo da armitoj, ŝi sukcesis liberigi de la angloj la urbon Orléans (pro tio ŝi estas kromnomita «la Pucelle d’Orléans» – la Pucelo de Orleano), dum la “Centjara milito”.
Rehonorita jam en 1456, ŝi estis proklamita Beataulino de Pio la 10-a en 1909, kaj Sanktulino de Benedikto la 15-a en 1920 (489 jarojn post la morto, absoluta rekordo); ŝi estas aparte populara en Francio, kiel patriota simbolo de kuraĝa batalanto defende al Patrolando; sed ŝi estas ankaŭ tre admirata el feminista vidpunkto, kiel aperas, ekzemple (malgraŭ la limiga esprimo “kelkkafoje”) , el ĉi tiu komento, publikigita en “Espero katolika” 1909-57, okaze de la beatigo:
“Mi amas Jeanne d’Arc tial, ke ŝi estas la pruvo de la egaleco de la du seksoj. Kelkafoje virinoj posedas virajn virtojn, montras la saman kuraĝon, fortecon, eĉ la saman juĝadon. Ŝi povas, tiel energie kiel viro, batali por la libereco”.
Mi aldonas la vatikanan poŝtmarkon de 2012 (en kuna eldono kun Francio) pro la 6-jarcenta datreveno de la naskiĝo de la Sanktulino.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *