Homoj

Eliza Orzeszkowa

La 18-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1910) de la pola verkistino Eliza Pawlowska, konata per la familia nomo de la unua edzo, Orzeszko, ankaŭ en la pola virina formo Orzeszkowa (1841-1910).
eo.wikipedia.org/wiki/Eliza_Orzeszkowa
Aŭtorino de romanoj, noveloj kaj eseoj, Eliza Orzeszkowa estis tiel fama, siatempe, ke L.L. Zamenhof mem tradukis al Esperanto ŝian romanon “Marta”, plufoje reeldonitan inter 1910 kaj 2018 (kaj pliaj tradukoj de ŝiaj verkoj ripete aperis, laŭ listo konsultebla en Vikipedio).
Ampleksa nekrologo estis publikigita en “La Revuo” 1909-1910, IV, p. 565-567.
Kuriozaĵo: Eliza Pawlowska ne estas la ununura fama virino konata per la familia nomo de la edzo: la samo okazis, ekzemple, kun Adeline Virginia Stephen (Virginia Woolf), Agatha Miller (Agatha Christie) kaj Marie Skłodowska (Maria Curie); irante eĉ pli malantaŭen, oni povas memorigi Maria Saloma de la Evangelio de Mateo (“la patrino de la filoj de Zebedeo”).
Mi aldonas poŝtan stampon de la 19-a de julio 1967, utiligitan en Białystok okaze de ekspozicio pro la unuajarcenta datreveno de Esperanto, kun la portreto de L. L. Zamenhof; la stampo estas aplikita sur karto, kiu reproduktas la titolpaĝon de la unua eldono (1910) de la traduko al Esperanto de “Marta”, kun propramana dediĉo de Zamenhof mem.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *