Homoj

Anne Boleyn

La 19 -a de majo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1536) de Anne Boleyn,
eo.wikipedia.org/wiki/Anne_Boleyn
(1501-1536), dua edzino de la Reĝo de Anglio Henry VIII (Henriko la 8-a) kaj patrino de la estonta Reĝino Elizabeth I (Elizabeta la 1-a).
Henriko la 8-a edziĝis al Anne Boleyn la 25-an de januaro 1533, post kiam en 1531, por liberiĝi de la unua edzino Catalina de Aragón (Katarina de Aragono), proklamigis sin de la pastraro «Plejsupra Ĉefo de la angla Eklezio», tiel superante la rifuzon de Papo Clemente VII (Klemento la 7-a) deklari nevalida la unuan geedziĝon.
Kiam poste, en 1534, Klemento la 7-a konfirmis la validecon de la geedziĝo kun Katarina kaj la konsekvencajn ekskomunikojn, Henriko la 8-a deklarigis de la Parlamento la rompon inter Anglio kaj Romo. Estis postulita de ĉiu anglo ĵuro, entenanta la aserton pri la nevalideco de la unua reĝa geedziĝo kaj ka formalan malakcepton de la ĉefeco de la Papo.
La sekvo de la okazaĵoj pruvas, ke la divorco de Henriko la 8-a estis esence preteksto por politika faro, celanta liberiĝi de la papa sintrudo: Anne Boleyn estis senkapigita pro la malvera akuzo de adulto; kaj poste, la Reĝo edziĝis pliajn kvar fojojn, ĉiam kun malbela fino, tiom ke multaj opinias, ke ĝuste al Henriko la 8-a inspiriĝis Charles Perrault por “Blubarbulo”.

Charles Perrault


La travivaĵo de la anglikana skismo estas pritraktita en numero 1991-2/3 de “Espero Katolika”.
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0203.htm#4
Bildo: brita poŝtmarko de 1997 kun la portreto de Anne Boleyn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *