Homoj

Sankta Adalberto

La 23-a de aprilo estas la datreveno de la martira morto (en 997) de Sankta Adalberto el Prago (ĉeĥe Svatý Vojtěch, pole Święty Wojciech, hungare Prágai Szent Adalbert aŭ Béla, germane Adalbert von Prag).
Mi transskribas la tradukon de parto de letero, sendita la 25-an de januaro 1989 de Kardinalo Frántišek Tomášek (ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de Ĉeĥio) al la episkopoj de kelkaj landoj (Aŭstrio, germanaj Ŝtatoj, Hungario, Italio kaj Pollando), kie vivis Sankta Adalberto.
La tuta versio en Esperanto aperis en “Espero katolika” 1989-8, kaj estas rete alirebla ĉe www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1989_08.htm#6
Mi aldonas la unuatagan koverton de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko de 1947 pro la 950-a datreveno de la morto de la Sanktulo.


(segue traduzione in italiano)

La signifo de Sankta Adalberto, Praga episkopo, superas la limojn de lia naskiĝlando. Lia personeco esence ligiĝas kun la komencoj de la kristana kulturo en pluraj landoj de Meza Eŭropo.
En Hungario, Sankta Adalberto firmigis en la kredo la reĝon Sanktan Stefanon; en Orienta Prusio li fine trovis sian morton kiel martiro; kaj lia tombo en Gniezno fariĝis la baza ŝtono de la unua pola episkopejo, kaj – en certa senco – ankaŭ de la sendependeco de la pola ŝtato. Sankta Adalberto estis influata de la greka abato Nilo, kaj favoris la slavan liturgion; tiamaniere li kunigadis, per sia persono, la kulturon de la kristana Oriento kun la kulturo de Okcidento, precipe de Germanio, kie li estis klerigata, de Italio, kie li restadis, kaj Francio, kien li pilgrimadis al la tomboj de Sanktuloj. El la hungaraj monaĥejoj, konstruataj sub la patroneco de kunulo de Adalberto, Radba, la unuaj vojaĝoj direktiĝis al Ruslando. Al la regantoj de sia epoko, precipe al la imperiestro, Sankta Adalberto inspiradis la ideon de unueco sur kristana bazo.
Gniezno, Esztergom, Praha, Magdeburg, Aachen, Regensburg, Verona, Ravenna, Montecassino, Roma kaj aliaj lokoj, sanktumitaj per la vivo de Sankta Adalberto aŭ per kulto al li, formas kvazaŭ pilierojn de ponto kunliganta tutan Eŭropon.
Francisko kardinalo Tomášek, trad. Jiří Laube

°°°°°
(traduzione)

Il significato di Sant’Adalberto, vescovo di Praga, supera i limiti del Paese natale. La sua personalità si collega essenzialmente con gli inizi della cultura cristiana in molti Paesi dell’Europa Centrale.
In Ungheria, Sant’Adalberto confermò nella fede Re Santo Stefano; in Prussia Orientale trovò alla fine la morte da martire; e la sua tomba a Gniezno è divenuta la pietra fondamentale della prima diocesi polacca e – in un certo senso – anche dell’indipendenza dello Stato polacco. Sant’Adalberto fu influenzato dall’abate greco Nilo, e favorì la liturgia slava; in questo modo riunì, nella sua persona, la cultura dell’Oriente cristiano e la cultura dell’Occidente, soprattutto della Germania, dove fu educato, dell’Italia, dove soggiornò, e della Francia, dove andò in pellegrinaggio alle tombe dei Santi. Dai monasteri ungheresi, edificati con il patrocinio di un compagno di Adalberto, Radba, i primi viaggi si rivolsero alla Russia. Ai governanti della sua epoca, specialmente all’imperatore, Sant’Adalberto ispirò l’idea di unità su una base cristiana.
Gniezno, Esztergom, Praha, Magdeburg, Aachen, Regensburg, Verona, Ravenna, Montecassino, Roma ed altri luoghi, santificati dalla vita di Sant’Adalberto o dal suo culto, formano quasi i piloni di un ponte che collega tutta l’Europa.
Francisko kardinalo Tomášek, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *