Homoj

Ĉevalo de Trojo

La 24-a de aprilo 1184 a.K. estas, laŭ la tradicio, la dato en kiu la Helenoj (Grekoj, Danaidoj) enpenetris la urbon Trojon kaj detruis ĝin, trompante la Trojanojn per ligna ĉevalo,
eo.wikipedia.org/wiki/Troja_%C4%89evalo_(mitologio)
ĝuste la “ĉevalo de Trojo”, restinta en la okcidenta kulturo kiel esprimo por indiki ruzaĵon, por eniri kaŝe kaj inside fremdan medion; hodiaŭ, tiu esprimo estas komunuza por nomi komputilan viruson.
La epizodo postlasis spuron ankaŭ en la esprimo “Timeo Danaos et dona ferentes”, mi timas la Danaidojn/ Helenojn eĉ kiam ili alportas donacojn (Eneado 2, 49), kiun oni utiligas por atentigi kontraŭ la ŝajnaj repaciĝoj.
Malpli konata estas alia lingva derivaĵo: en la itala, porkino nomiĝas popole “troia”, memore pri romia plado, “porcus troianus” (trojana porko), porkaĵo farĉita samkiel la ĉevalo de Trojo; estas malice malvera etimologio, kontraŭe, tiu kiu popole rilatigas la “troia” (porkino, sed en figura senco ankaŭ “putino”) kun la opiniata malĉasteco de Helena de Trojo.
Pri Trojo kaj Heinrich Schliemann mi parolis la 26-an de decembro 2018.

Heinrich Schliemann


La travivaĵo de la ĉevalo de Trojo estas tiel konata, ke ne estas bezonate ripeti la rakonton; mi nur diros, ke ĝi estas menciita, pli-malpli amplekse:
– en Odiseado, 8-a kanto;
– en Eneado, 2-a kanto;
– en la tragedio “Agamemnon” (Agamemnono) de Lucius Annaeus Seneca (Lukio Aneo Seneko la Juna): v. 628: “Danaumque fatale munus”- la pereiga donaco de Danaidoj/ Helenoj);
– en la “Dia Komedio” de Dante Alighieri:

(Infero 26, 55-60)

Là dentro si martira
Ulisse e Diomede, e così insieme
a la vendetta vanno come a l’ira;

e dentro da la lor fiamma si geme
l’agguato del caval che fé la porta
onde uscì de’ Romani il gentil seme.

°°°
Kun Diomedo tie turmentiĝas…
Uliso; tiuj kune
al venĝo iras kiel al kunpuŝo.

Oni en flamo ĝemas pro l’ insida
ĉevalo, kiu faris elirpordon
por la ĝentila semo de l’ Romanoj;
(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°
Suferas en ĝi hero-paro:
Uliso kaj Diomedo, kunirantaj
al puno, kiel iam al batalo.

Kaj en ĉi flam’ pripentas ĝemoj vantaj
la ruzon de l’ ĉeval’, farinta pordon
eliran por la romaj semoj sanktaj;
(trad. Kálmán Kalocsay)

°°°
Tie ĉi en paro
Ulis’ kaj Diomedo al turmento
kuniras, kiel iam al misfaro.

Ene de l’ flamo veas la lamento
pro l’ trompo de l’ ĉevalo, fuĝa pordo
de l’ nobla semo de la roma gento,
(trad. Enrico Dondi)
°°°°°
(Infero 30, 98)

l’altr’ è ‘l falso Sinon greco di Troia:

°°°
kaj grek’ Sinono, la falsul’ ĉe Trojo,
(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°
dua: Sinon’ de Trojo, grek’ malvera,
(trad. Kálmán Kalocsay)

°°°
kaj li, Sinon’ el Trojo, trompe flatis;
(trad. Enrico Dondi)
°°°°°
Mi transskribas la eron de la 8-a kanto de Odiseado, en la tradukoj al la itala de Ettore Romagnoli kaj al Esperanto de W.J.A. Manders; la greka teksto estas legebla ĉe

it.wikiversity.org/wiki/Elwikisource:%CE%9F%CE%B4%CF%8D%CF%83%CF%83%CE%B5%CE%B9%CE%B1/%CE%B8
Mi aldonas:
– turkan poŝtmarkon de 1956 kun la ĉevalo de Trojo;
– la titolpaĝon de la versio al Esperanto de Odiseado.


E poi che fu sedata la brama del cibo e del vino,
Ulisse, il sire tutto scaltrezza, a Demòdoco disse:
«Te piú che ogni altro onoro, Demòdoco: o sia che la Musa
figlia di Giove t’abbia nel canto addestrato, od Apollo.
Mirabilmente tu sai cantar degli Achei le sciagure,
quanto operaron, quanto patiron, soffrirono in guerra,
come se stato fossi presente, o se alcuno di loro
lo avesse a te narrato. Cambia ora argomento; e il cavallo
narra, l’ordigno di legno ch’Epèo con Atena costrusse,
e nella rocca Ulisse divino con frode l’addusse,
d’uomini avendolo empiuto, che Troia poi misero a sacco.
Se tutto questo saprai per ordine a me tu narrare,
súbito andrò dicendo fra tutte le genti del mondo
che a te concesse il Nume la grazia divina del canto».
Disse. E il poeta svolse, movendo dal Nume, il suo canto.
Dal punto incominciò che sopra le navi gli Argivi
ascesi, e date al fuoco le tende, si misero in mare.
E Ulisse, in Troia già, nascosto al cavallo nel grembo,
era coi suoi compagni, già stretti i Troiani a consesso,
che aveano entro la reggia condotta essi stessi la fiera.
Qui stava. E intorno ad essa, fra varie sentenze i Troiani
eran perplessi: e tre parean prevalere su l’altre.
O di spaccar con la furia del bronzo quel concavo legno,
o di scagliarlo giù per le rupi dal sommo dell’arce,
oppure, insigne pregio, lasciarlo in omaggio ai Celesti.
E sovra gli altri dovea prevalere quest’ultimo avviso:
ch’era per essi fatale soccomberà quando la rocca
avesse accolto il grande cavallo di legno, ove tutti
eran gli Argivi piú forti, forieri di morte ai Troiani.
E cantò poscia come, gli Achei, dal cavallo balzati,
lasciato il cavo agguato, la rocca mettevano a sacco.
Cantò come chi qua chi là saccheggiarono Troia,
e come Ulisse, insieme col pari agl’iddíi Menelao,
simile a Marte, piombò di Deífobo sopra la casa:
narrò come la guerra più dura egli quivi sostenne,
e la vittoria a lui consenti la magnanima Atena.
Cosí dunque cantava l’insigne poeta. Ed Ulisse
struggeasi; e il pianto giù dal ciglio bagnava le guance.

Omero, “Odissea”, VIII, trad. Ettore Romagnoli, 1926

°°°°°

485 Sed kiam ili estis kontentigintaj sian avidon al trinko kaj manĝo,
tiam parolis al Demodokos la elpensema Odusseus:
“Demodokos, supermezure mi laŭdas vin super ĉiuj mortidevuloj.
Vin ja instruis ĉu la Muzo, la filino de Zeus, ĉu Apollon.
Ĉar ege konvene vi prikantas la malbonsorton de la Achaioj
490 [kiom la Achaioj faris kaj suferis kaj kiom ili penis,]
kvazaŭ vi estus ĉeestinta mem aŭ ĝin aŭdinta de iu alia.
Sed nu do, transiru nun al alia temo kaj prikantu la ordigon de la ligna
ĉevalo, kiun per helpo de Athene Epeios fabrikis,
kaj kiun iam la dieca Odusseus ruze portis sur la akropolon,
495 post kiam li estis ĝin per viroj pleniginta, kiuj estas ruinigintaj Ilion.
Se vi al mi ĉi ĉion konvene rakontinta estos,
tiam mi tuj sciigos al ĉiuj homoj, ke iu bonvola Diaĵo
al vi havigis la diinspiritan kantadon”.
Tiel li parolis, kaj ekkantis la kantisto, inspirite de Diaĵo
500 kaj li sonigis la kanton, komencante je tio, kiel la Argeioj,
ekbruliginte la tendojn, iris sur la bonferdekajn ŝipojn kaj forveturis,
kaj kiel la aliaj kun la glorriĉa Odusseus jam sidis basita
en la ĉevalo meze de la kunvenintaj Troianoj;
ĉar la Troianoj mem ĝin estis trenintaj sur la akropolon.
505 Tiel ĝi tie staris, kaj la Troianoj, ĉirkaŭ ĝi sidante,
priparoladis senorde ĉiajn planojn. Trispeca plano plaĉis al ili:
ĉu disbategi per la senkompata kupro la kavan lignan egaĵon,
ĉu ĝin treni ĝis la supro de la akropolo kaj tiam faligi de la rokoj,
ĉu ĝin lasi stari kiel grandan dediĉaĵon por esti repaciga rimedo por la Dioj,
510 kiel do ankaŭ poste estis okazonta:
ĉar estis al la urbo destinite perei, kiam ĝi havus interne de la muregoj
la grandan lignan ĉevalon, en kiu sidis ĉiuj plej kuraĝaj el la Argeioj,
portante la morton kaj pereon al la Troianoj.
Plue li kantis kiel la filoj de la Achaioj, elrapidinte el la ĉevalo
515 kaj forlasinte la kavan embuskon, ruinigis la urbon.
Ankaŭ li kantis ke ili, irante de unu loko al la alia, ĝisfunde detruis
la alte kuŝantan urbon, sed ke Odusseus, simila al Ares,
kun la disimila Menelaos iris al la domo de Deiphobos.
Kaj diris la kantisto, ke ĉi tiu estis tie malevitinta la plej teruran militon
520 kaj fine ankaŭ venkinta per helpo de la grandanima Athene.
Tion prikantis la glorriĉa kantisto; sed Odusseus
kormoliĝis, kaj de sub liaj okulharoj malsekigis larmoj liajn vangojn.

Homeros, “Odusseias” (Odiseado), 8-a kanto, trad. W.J.A. Manders, 1924

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *