Homoj

Jacques Bénigne Bossuet

La 12-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1704) de la franca ekleziulo (Episkopo de Meaux), teologo, predikisto kaj verkisto Jacques Bénigne Bossuet (1627-1704), alnomita “l’Aigle de Meaux” (la Aglo de Meux),
eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_B%C3%A9nigne_Bossuet
fama pro sia elokventeco, precipe utiligita favore al la katolika religio, pere de predikoj (grandparte perdiĝintaj, ĉar improvizitaj), doktrinaj verkoj kaj funebraj paroladoj.
Preter ilia enhavo, Bossuet lasis spuron en la franca lingvo, pro sia tute persona esprimo-maniero.
Estis tradukitaj al Esperanto:
– “Oraison funèbre du prince de Condé” (Funebra parolado pri Louis de Bourbon, Princo de Condé), trad. Louis Bastien, Paris, Presa Esperantista Societo, 1911; recenzo en “La ondo de Esperanto” 1911-12, p. 181, “Esperanto de UEA” 1911, p. 311;
– “Catéchisme de Meaux” (Unua kateĥismo aŭ resumo de la kristana kredo), trad. Paul Deschamps, Tours, E. Menard, 1912;
– ero pri milito el “Pensées chrétiennes et morales” (Pensoj kristanaj kaj moralaj), en “Espero katolika” 1912-julio, p. 244-245.
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1954, laŭ skizo de Robert Cami kaj Charles-Paul Dufresne, pro la 250-jara datreveno de la morto de Bossuet.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *