Homoj

Antonio Meucci

La 13-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1808) de la florenca inventisto Antonio Meucci (1808-1889),
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci
fama pro la invento de aranĝaĵo kiu povas esti taksata la unua telefono, kvankam telefono estis patentita, pli frue, de la usona sciencisto laŭ skota deveno Alexander Graham Bell.
Mi jam parolis pri li la 13-an de aprilo 2017.

Antonio Meucci


Mi aldonas:
– italan filatelan folieton de 2005, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, kun portreto de Antonio Meucci kaj skemo de elektra telefona konekto;
– artikolon el “Brita Esperantisto” 1907-5, p.98, kiu kompreneble pledas por Graham Bell, tamen aldonante: “La pretendo de profesoro Bell pri antaŭeco en la elpennso de l’ telefono, estas ankoraŭ kontraŭdirata de kelkaj personoj, kiuj insistas ke la elektra principo, kiel almetata al la telefono, estis pruvita antaŭe multajn jarojn”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *