Homoj

Arnolfo di Cambio

La 8-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1302) de la toskana arkitekto kaj skulptisto Arnolfo di Cambio (1235-1302),

eo.wikipedia.org/wiki/Arnolfo_di_Cambio 

aparte fama pro la bronza statuo de Sankta Petro en la Vatikana Baziliko, kaj la arkitekta planado en Florenco de la Katedralo de Sankta Maria de l’ Floro (kompletigita de Filippo Brunelleschi, en 1420,  per la kupolo), de la “Palazzo della Signoria” – Palaco de la Senjoreco (pli konata kiel “Palazzo Vecchio” – Malnova Palaco), kaj de la Baziliko de Sankta Kruco.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldonante tri kuriozaĵojn:

– ĉiujare, la 29-an de junio, en la festotago de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, la statuo de Sankta Petro en la Vatikana Baziliko estas vestata per la papa ornato;

– en la roma Baziliko de Sankta Maria la Granda (Santa Maria Maggiore) estas konservitaj ok statuetoj de 1291, per kiuj, unuafoje en la historio, Arnolfo bildigis plastike la “Kripon” de Kristnasko;

– sur la pinto de la turo de la Malnova Palaco, alta 95 metrojn, flirtas orumita flageto, konsistanta el sfero kaj el la du simboloj de Florenco, baŭmanta leono (“Marzocco”) kaj lilio (temas pri kopio, ĉar la originalo estas konservita en la interno de la Palaco).

La flageto estis metita sur la turon en 1453 de arkitekto Michelozzo, okaze de la laboroj de rearanĝo de la Palaco, kun la celo indiki la direkton de la vento, kaj antaŭvidi la veteron.

Kiam la ventoj venas de sud-oriento, oni antaŭvidas pluvon; ĉar en tiu kazo la flageto estas turnita al rivero Arno, en Florenco oni diras: “quando il leone piscia in Arno, è acqua” (kiam la leono pisas en Arnon, estas pluvo).

Mi aldonas:

– la bildon de la statuo de Sankta Petro;

– karton kun la turo de la Malnova Palaco, sur kiu estis aplikita la speciala poŝta stampo okaze de la 30-a Itala Kongreso de Esperanto (Florenco 1959).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *