Homoj

Ugo Foscolo

La 6-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1778) de la itala poeto kaj verkisto, laŭ greka deveno, Niccolò Foscolo, konata kiel Ugo Foscolo (1778-1827).

eo.wikipedia.org/wiki/Ugo_Foscolo

Jam plurfoje mi parolis pri li:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/06/ugo-foscolo/

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/02/ugo-foscolo-dei-sepolcri/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/02/06/ugo-foscolo-2/ 

Hodiaŭ mi limiĝas prezenti unu lian soneton, en la itala kaj en unu el ĝiaj tradukoj al Esperanto.

Foscolo mortis kiel memvola ekzilito en Londono, kaj estis entombigita en la angla tombejo de Chiswick, kie tomboŝtono ankoraŭ memorigas lin; en 1871, por celebri la dekan datrevenon de la naskiĝo de la Regno de Italio, liaj restaĵoj estis translokitaj al Florenco, en la Bazilikon de Sankta Kruco, kiun la poeto prikantis en la poemego “De’ Sepolcri” (Pri la tomboj); kaj en 1938 oni starigis al li funebran monumenton, verkon de Antonio Berti (1904-1990), kies bildon mi aldonas.

it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Berti 

En la naskiĝa insulo (Zakynthos/ Zacinto/ Zakinto/ Zante) estas cenotafo (malplena tomba monumento) de la poeto.


IN MORTE DEL FRATELLO GIOVANNI

Un dì, s’io non andrò sempre fuggendo
di gente in gente, me vedrai seduto
su la tua pietra, o fratel mio, gemendo
il fior de’ tuoi gentili anni caduto.

La Madre or sol suo dì tardo traendo
parla di me col tuo cenere muto,
ma io deluse a voi le palme tendo
e sol da lunge i miei tetti saluto.

Sento gli avversi numi, e le secrete
cure che al viver tuo furon tempesta,
e prego anch’io nel tuo porto quiete.

Questo di tanta speme oggi mi resta!
Straniere genti, almen le ossa rendete
allora al petto della madre mesta.

Ugo Foscolo

°°°°°

PRO LA MORTO DE LIA FRATO JOHANO

Se mi ne fuĝos plu de gent’ al gento

vi vidos min sur via tomboŝtono

sidiĝi, frato, kun bedaŭra sento

pri l’ fal’ de via juna florsezono.

Panjo nun peze l’ tagojn fintrenante

pridiras min al cindro kiu mutas,

sed vane mi brakcelas vin konstante;

kaj se de for al domo mi salutas

mi sentas dian spiton kaj korpenon

pro kiuj ŝtormis via viv’ angora,

kaj mi mem celas vian pac-havenon.

Ĉi nuro restas al esper’ fervora!

Fremduloj, tiam mian ĉerkan enon

redonu al patrina sin’ dolora.

Ugo Foscolo, trad. Gaudenzio Pisoni

(laŭ manuskripto de 1.11.1978)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *