Homoj

Pio XII

Pro kurioza koincido, la 2-a de marto estas la datreveno jen de la naskiĝo (en 1876) jen de la elekto al la papa trono (en 1939) de la romano Eugenio Pacelli (1876-1958), Papo kun la nomo Pio la 12-a de 1939 ĝis 1958.

eo.wikipedia.org/wiki/Pio_la_12-a 

Mi ne alfrontas ĉi tie la kompleksan kaj pridebatatan figuron de Pio la 12-a, kiu povos esti taksata en sia pleneco nur se kaj kiam la tiuepoka dokumentaro estos komplete retrovita, pristudita kaj publikigita; mi limiĝas diri, ke lia papeco disvolviĝis en unu el la plej suferplenaj periodoj de la historio, streĉita inter du tutecaj reĝimoj, la germana naziismo kaj la soveta komunismo, kaj la tikla kunvivado kun la itala faŝismo.

Restante, kontraŭe, sur la ebeno de la kuriozaĵoj, mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de la teksto surondigita en Esperanto, la 6-an de marto 1939, de Radio Roma, kiu priskribas aferojn, kiuj nun estas parte fortempiĝintaj (la kronado de la Papo) kaj parte tute normalaj (la homamaso en placo Sankta Petro).

Por informo: la Baziliko de Santa Petro povas gastigi 60.000 personojn; placo Sankta Petro 300.000 personojn.

Mi aldonas:

– memor-karton de la 2-a de marto 1956, afrankitan (okaze de la okdeka naskiĝtago de Pio Xla 12-a) per vatikana poŝtmarko de 1953, laŭ skizo de Corrado Mezzana, en la serio “Papoj kaj Baziliko de Sankta Petro”;

– la historian foton, kiu montras Pion la 12-an sur la loko de la aera bombado de Romo San Lorenzo (19-an de julio 1943).

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/09/nerone/


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 6.3.1939

PAPO PIO XII. Je la 18h. kaj 8 min, de la 2-a de marto el la centra loĝio de la Baziliko de Sankta Petro estis anoncata al la mondo, post nur 84 horoj de konklavo, la elekto de la nova Papo. Li estas Kardinalo Eŭgeno Pacelli, kiu prenas la nomon Pio XII.

LA KRONADO DE PIO XII SUR LA EKSTERA LOĜIO DE SANKTA PETRO. La kronado de Pio XII, jam fiksita por la 12-a, atingos grandiozecon neniam atingitan. Fakte oni pensas plenumi la solenan riton ne en la interno de la granda Templo, kiu povus gastigi nur iujn milojn da personoj, sed sur la majesta loĝio de Bramante, de kie Pio XII jam disdonis la benon “urbi et orbi”.

Tiel Papo Pio XII rompas antikvan tradicion por voki al si la popolon sen specialaj invitoj. Kiel konate, la ceremonio konsistas el du apartaj partoj: la Meso, kiun la Papo celebras ĉe la altaro de la Konfeso, kaj la kronado vera. Ĉi tiu parto estas ĝuste la plej impona celebrado, kiu havos lokon en la superstaranta loĝio. Post la Meso, laŭ la antikva ceremoniaro, la belega sekvantaro, kiu formiĝos, procesie marŝos tra la Baziliko, poste sub la portiko, de kie ĝi supreniros laŭ la Reĝa Ŝtuparo de la Vatikano ĝis la Reĝa Ĉambro kaj de tie eniros en la Ĉambron de la Benoj, super la portiko de Sankta Petro.

Sur la balkono, kiu estas en la mezo de la fasado, kaj de kie Pio XII benis la popolon amasiĝintan sur placo Sankta Petro, estos starigita trono, kaj tiel grandega amaso povos ĉeesti de la placo kaj de strato de la “Conciliazione” la ceremonion de la kronado.

°°°°°

(Traduzione)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 6.3.1939

PAPA PIO XII. Alle 18.08 del 2 marzo, dalla loggia centrale della Basilica di San Pietro, è stata annunciata al mondo, dopo sole 84 ore di conclave, l’elezione del nuovo Papa. È il Cardinale Eugenio Pacelli, che assume il nome di Pio XII.

L’INCORONAZIONE DI PIO XII SULLA LOGGIA ESTERNA DI SAN PIETRO. L’incoronazione di Pio XII, già fissata per il 12, avrà una grandiosità senza precedenti. Infatti si pensa di compiere il solenne rito non all’interno del grande Tempio, che può ospitare soltanto alcune migliaia di persone, ma sulla maestosa loggia del Bramante, da dove Pio XII ha già impartito la benedizione “urbi et orbi”.

In questo modo Papa Pio XII infrange un’antica tradizione, per chiamare a sé il popolo senza speciali inviti. Come è noto, la cerimonia si compone di due parti distinte: la Messa, che il Papa celebra all’altare della Confessione, e l’incoronazione vera e propria. Questa è appunto la parte più imponente della celebrazione, che avrà luogo nella loggia sovrastante. Dopo la Messa, seguendo un antico cerimoniale, il bellissimo corteo che si formerà marcerà in processione attraverso la Basilica, poi sotto il portico, da dove salirà lungo la Scala Regia del Vaticano fino alla Sala Regia, e di là entrerà nell’Aula delle Benedizioni, sopra il portico di San Pietro.

Sul balcone che è al centro della facciata, e dal quale Pio XII ha benedetto il popolo accalcatosi in piazza San Pietro, sarà collocato un trono, e così una grandissima folla potrà assistere dalla piazza e da via “della Conciliazione” la cerimonia di incoronazione.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *