Homoj

Nerone

La 9-an de junio estas la datreveno de la morto (en 68 p.K.) de la roma Imperiestro Nerono (latine, Nero)

it.wikipedia.org/wiki/Nerone

eo.wikipedia.org/wiki/Nerono

sinmortiginta je nur iom pli ol 30 jaroj, fifama pro sia despoteca sinteno, pro siaj krimoj, prio siaj artistaj pretendoj, kaj ĉefe ĉar al li estas ĝenerale atribuita la respondeco de la brulego de Romo en la nokto inter la 18-a kaj la 19-a de julio 64 (ŝajne, pro lia deziro ĉerpi inspiron por sia kanto el la detruo de urbego), sekvita de la persekuto kontraŭ kristanoj kaj la martirigo, interalie, de Petro kaj Paŭlo.

Koncerne la brulegon: aŭ pro nura koincido, aŭ (pli probable) pro intenca elekto, en 1943 la usonanoj bombadis Romon, kaŭzante milojn da mortintoj kaj enormajn detruojn precipe en la popola kvartalo “San Lorenzo”, ĝuste la 19-an de julio:

it.wikipedia.org/wiki/Bombardamento_di_Roma

Pri Nerono Anna Löwenstein vekis romanon originale en Esperanto, “Morto de artisto”, 2008, FEL, Antverpeno.

Recenzoj:

Mi aldonas:

– oran moneron kun la portreto de Nerono;

– la kovrilon de la romano “Morto de artisto”;

– la pentraĵon de Caravaggio “Krucumo de Sankta Petro” (Romo, preĝejo Sankta Maria de l’ Popolo);

– foton de la interno de la roma preĝejo San Lorenzo fuori le mura (Sankta Laŭrenco ekster la muregoj), post la bombado de la 19-a de julio 1943.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *