Homoj

Stenografio Stenital

Kiam (ĝis la fino de la 90-aj jaroj de pasinta jarcento) oni instruis Stenografion en la italaj lernejoj, estis nur kvar la stenografiaj sistemoj oficiale rekonitaj de la itala Ŝtato: laŭ la nomoj de iliaj elpensintoj aŭ adaptintoj, ili estis Gabelsberger-Noë, Meschini (“Stenografia nazionale” – Nacia stenografio), Cima kaj Stenital-Mòsciaro (kuntiriĝo de “Stenografia Italiana Mòsciaro” – Itala Stenografio Mòsciaro).

Panorama rigardo pri Stenografio povas esti legata ĉi tie:

www.fondazionegiulietti.com/downloads/c12pagan.pdf 

(parenteze: Francesco Giulietti,

it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Giulietti 

al kiu estas titolita la Fondaĵo, estis valora esperantisto, krom escepte lerta stenografisto).

Mi ekkonis la sistemon “Stenital Mòsciaro”, 

it.wikipedia.org/wiki/Stenital_Mosciaro

kreitan de la italo (kalabriano laŭ albana deveno) Abramo Mòsciaro (1901-1979), kiam en 1960-1961, je 19 jaroj, mi vizitis publikan fakan kurson por junaj senlaboruloj, ĉe kies fino mi akiris la atestilon, pri kiu mi plej multe fieras: tiun de “Steno-dattilografo veloce” (Rapida stenografisto-tajpisto). Tiutempe, mi kapablis stenografi po 150 vortojn en unu minuto, kaj oni prognozis por mi estontecon de parlamenta stenografisto; poste, la vivo ekprenis tute alian direkton.

En 1962, Prof. Mòsciaro mem petis, ke mi adaptu lian sistemon al Esperanto, havigante formalan veston al la uzo, kiu jam estis farita; la adapto estis tre facila, ĉar jen la sistemo Stenital jen Esperanto baziĝas sur la sama fonetika principo.

Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigita la 1-an de aŭgusto 1976 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto) en la kadro de la elsendoj al eksterlando, kaj aldonas la prezenton de la adapto al Esperanto de la sistemo Stenital Mòsciaro.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 1.8.1976

ESPERANTO-STENOGRAFIO EN ROMO 

Jam en 1962 aperis en Romo “Plena prezentado de la stenografia sistemo STENITAL” en Esperanto: kvarpaĝa broŝureto, en kiu kondensiĝis la tuta sistemo kreita de prof. Abramo Mosciaro, unu el la malmultaj stenografiaj sistemoj oficiale agnoskitaj de la itala Ŝtato kaj regule instruata en la italaj lernejoj. La sistemo baziĝas sur la sama fonetika principo kiel Esperanto, kaj pro tio ĝi taŭgas por stenografi en ĉiu ajn lingvo, tiel ke – jam pli frue ol aperis la Esperanto-adaptiĝo, siatempe prizorgita de la (tiam) studento Antonio De Salvo – la sistemo STENITAL estis praktike uzata por stenografi en Esperanto, ekzemple de la (tiam) juna lernanto Nicola Minnaja, en la kvindekaj jaroj.

Prof. Mosciaro ĉiam montris grandan simpation al Esperanto; kaj tion li ankaŭ ĵuse konfirmis, decidante dediĉi unu paĝon de la informilo “Notiziario Stenital” n. 2/1976 kaj unu paĝon de la numero 3/1976 al stenografaĵo en Esperanto. Laŭplane, la kontribuaĵo (kiu ŝuldiĝas al d-ro Antonio De Salvo) aperos ankaŭ en la venontaj numeroj, des pli se oni sukcesos ligi kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri stenografio, kaj kiuj pretas interŝanĝi ideojn pri la stenografia tekniko laŭ la diversaj sistemoj, kaj pri la situacio de la instruado de stenografio kaj parencaj fakoj en la unuopaj landoj.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 1.8.1976

STENOGRAFIA IN ESPERANTO A ROMA 

Già nel 1962 apparve a Roma la “Plena prezentado de la stenografia sistemo STENITAL” (Presentazione completa del sistema stenografico STENITAL) in Esperanto: un opuscoletto di 4 pagine, in cui era condensato l’intero sistema creato dal prof. Abramo Mosciaro, uno dei pochi sistemi stenografici ufficialmente riconosciuti dallo Stato italiano e regolarmente insegnato nelle scuole italiane. Il sistema è basato sul medesimo principio fonetico dell’Esperanto, e per questo è adatto a stenografare in qualunque lingua, sicché – prima ancora che apparisse l’adattamento all’Esperanto, a suo tempo curato dall’allora studente Antonio De Salvo – il sistema STENITAL era usato nella pratica per stenografare in Esperanto, ad esempio dall’allora giovane alunno Nicola Minnaja, negli anni cinquanta.

Il Prof. Mosciaro ha sempre mostrato grande simpatia per l’Esperanto; e lo ha confermato anche recentemente, decidendo di dedicare una pagina del “Notiziario Stenital” n. 2/1976 e una pagina del numero 3/1976 a un testo stenografico in Esperanto. Come da programma, il contributo (dovuto al dott. Antonio De Salvo) apparirà anche nei prossimi numeri, tanto più se si riuscirà a stabilire contatti con esperantisti stranieri che siano interessati alla stenografia, e che siano disposti a scambiare idee sulla tecnica stenografica secondo i diversi sistemi, e sulla situazione dell’insegnamento della stenografia e delle materie affini nei singoli Paesi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *