Objektoj

Riccardo Cocciante

La 20-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1946, en Sajgono, hodiaŭ Thành phố Hồ Chí Minh, en Esperanto Ho-Ĉi-Min-Urbo, Vjetnamio) de la kantaŭtoro kaj komponisto Riccardo Cocciante

it.wikipedia.org/wiki/Riccardo_Cocciante

Filo de itala patro kaj franca patrino, Cocciante havas duoblan identecon, italan kaj francan (en Francio li estas konata kiel Richard Cocciante).

Mi jam parolis pri li la 20-an de februaro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/20/riccardo-cocciante/

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la tekston de lia kanzono “Margherita” (Margareto), kaj aldonas partan bildon de la partituro.


MARGHERITA

Marco Luberti e Riccardo Cocciante

www.youtube.com/watch?v=YOiWNftto0s

Io non posso stare fermo con le mani nelle mani,

tante cose devo fare prima che venga domani…

E se lei già sta dormendo io non posso riposare,

farò in modo che al risveglio non mi possa più scordare

Perché questa lunga notte non sia nera più del nero,

fatti grande, dolce Luna, e riempi il cielo intero…

E perché quel suo sorriso possa ritornare ancora,

splendi Sole domattina come non hai fatto ancora…

E per poi farle cantare le canzoni che ha imparato,

io le costruirò un silenzio che nessuno ha mai sentito…

Sveglierò tutti gli amanti parlerò per ore ed ore,

abbracciamoci più forte perché lei vuole l’amore poi

corriamo per le strade e mettiamoci a ballare,

perché lei vuole la gioia, perché lei odia il rancore,

poi con secchi di vernice coloriamo tutti i muri,

case, vicoli e palazzi, perché lei ama i colori,

raccogliamo tutti i fiori, che può darci primavera,

costruiamole una culla, per amarci quando è sera poi

saliamo su nel cielo e prendiamole una stella,

perché Margherita è buona, perché Margherita è bella,

perché Margherita è dolce, perché Margherita è vera,

perché Margherita ama, e lo fa una notte intera

perché Margherita è un sogno, perché Margherita è il sale,

perché Margherita è il vento, e non sa che può far male,

perché Margherita è tutto, ed è lei la mia pazzia.

Margherita, Margherita, Margherita adesso è mia,

Margherita è mia…

°°°°°

MARGARETO

Marco Luberti kaj Riccardo Cocciante

Trad. Pier Luigi Cinquantini

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/cocciant.html#MARGARETO 

Mi ne povas plu prokrasti kaj tuj ion devas fari

ĉar mi devas antaŭ morgaŭ tro da aĵoj finprepari

kaj se ŝi jam endormiĝis, mi ne povas ekripozi

mi klopodos, ke ŝi morgaŭ ne plu povos min forgesi

kaj por ke ĉi tiu nokto povu venki la malhelon

pligrandiĝu dolĉa luno kaj plenigu la ĉielon

kaj por ke sur ŝia vizaĝo reaperu la rideto

brilu suno dum morgaŭo kaj prilumu ŝian portreton

kaj por ke ŝi poste povu kanti l’ kantojn jam lernitajn

ekkonstruos mi silenton ĝis hodiaŭ ne aŭditan

vekos mi la geamantojn kaj eĉ faros mi proklamon

“Ni brakumu nin pli forte ĉar ŝi tre deziras amon”,

poste kuru ni sur stratoj kaj ni dancu ĝis l’ aŭroro

ĉar ŝi tre deziras ĝojon kaj malamas la rankoron

poste per sitel’ da farbo kolorigu ni la murojn

domojn, stratojn kaj palacojn ĉar ŝi amas la kolorojn

ni rikoltu ĉiujn florojn disflorantajn dum printempo

kaj konstruu ni lulilon por kunkuŝi dum amtempo

poste flugu ni ĉielen kaj ni prenu por ŝi stelon

pro la Margareta bono, pro la Margareta belo,

pro la Margareta dolĉo kaj pro ŝia sincereco

kaj ĉar Margaret’ amoras tutan nokton kaj sen ĉeso

kaj ĉar Margareto estas revo kaj gustigas vivon

kaj ĉar kiel vent’ ŝi povas suferigi pro l’ naivo

kaj ĉar estas por mi ĉio ŝi kaj estas mia manio

Margaret’ estas Margareto kaj ŝi fine estas mia

Margareto estas mia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *