Homoj

Sankta Valenteno

La 14-a de februaro estas, tradicie, la festo de la geamantoj. Mi jam parolis pri tio la 14-an de februaro 2018:

Sankta Valenteno


Hodiaŭ, do, mi povas limiĝi transskribi soneton de Dante Alighieri el la “Vita Nova” (Vivo Nova), en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Enrico Dondi.
Ni aldonas francan poŝtmarkon kun la famaj “Geamantoj de Peynet”.


Ne li occhi porta la mia donna Amore,
per che si fa gentil ciò ch’ella mira;
ov’ella passa, ogn’om ver lei si gira,
e cui saluta fa tremar lo core,

sì che, bassando il viso, tutto smore,
e d’ogni suo difetto allor sospira:
fugge dinanzi a lei superbia ed ira.
Aiutatemi, donne, farle onore.

Ogne dolcezza, ogne pensero umile
nasce nel core a chi parlar la sente,
ond’è laudato chi prima la vide.

Quel ch’ella par quando un poco sorride,
non si pò dicer né tenere a mente,
sì è novo miracolo e gentile.

Dante Alighieri, Vita Nova, 21

°°°°°

La damo portas en okul’ Amoron
kaj ĝentiligas kion ŝi admiras;
l’ atenton de l’ pasanto al si tiras,
tremigas salutante ĉies koron:

kapkline oni ŝanĝas trajtkoloron
kaj pri difektoj siaj eksuspiras;
orgojlo kaj kolero foren iras;
min helpu, damoj, fari nun honoron.

Ĉiu dolĉeco, ĉiu pens’ humila
dum ŝi parolas en la koro ĝermas;
feliĉas kiu ŝin unue vidas.

Kiel ŝi ŝajnas, se ŝi iom ridas,
oni ne diras nek en menso fermas;
ŝi estas miro nova kaj ĝentila.

Dante Alighieri, Vita Nova (Vivo Nova), 21, trad. Enrico Dondi,
Fonto, Chapecò, 2003

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *