Sen kategorio

Luigi Tenco

La 27-a de januaro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1967) de la itala kantaŭtoro Luigi Tenco (1938-1967).

it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Tenco 

(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Mi jam parolis pri li la 27-an de januaro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/27/luigi-tenco/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, lian kanzonon “Vedrai, vedrai”.

Mi aldonas posŝtan stampon de la 27-a de januaro 2017, uzitan en la urbeto Cassine (provinco de Aleksandrio) okaze de la eldono de poŝtmarko memore al Tenco. Ja kuriozaĵo; dum kutime oni opinias, ke Luigi Tenco estis liguriano (ĉar li aliĝis al la tiel dirita “Muzika skolo de Ĝenovo”), en realo li naskiĝis en Piemonto; kaj en 2013 lia naskiĝloko, Cassine, dediĉis al li placon.


VEDRAI, VEDRAI

(Luigi Tenco)

www.youtube.com/watch?v=_AI8PfeIeLQ 

Quando la sera me ne torno a casa
non ho neanche voglia di parlare,
tu non guardarmi con quella tenerezza
come fossi un bambino che ritorna deluso.
Sì, lo so che questa non è certo la vita
che ho sognato un giorno per noi.

Vedrai, vedrai,
vedrai che cambierà,
forse non sarà domani,
ma un bel giorno cambierà.
Vedrai, vedrai,
non son finito sai.
Non so dirti come e quando,
ma vedrai che cambierà.
Preferirei sapere che piangi,
che mi rimproveri di averti delusa,
e non vederti sempre così dolce
accettare da me tutto quello che viene.

°°°°°

VI VIDOS

Luigi Tenco, trad. Pier Luigi Cinquantini

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tenco.html#VI%20VIDOS

Kiam vespere mi revenas hejmen

kaj mi ne emas eĉ paroli,

min ne rigardu kun tia tenereco

kvazaŭ estus mi knabo revenanta senreva.

Scias mi ke iam mi ne revis ĉi vivon

por nia kuna estontec’.

Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv’,

mi ne konas la kiamon,

sed ŝanĝiĝos iam ĝi

Preferus mi vin vidi ploranta

kaj riproĉanta min pro l’ senrevigo

kaj vin ne vidi ĉiam tiel dolĉa

akceptanta de mi ĉion kio okazas.

Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv’

mi ne konas la kiamon, 

sed ŝanĝiĝos iam ĝi.

Vi vidos, ke ne elĉerpiĝis mi,

mi ne konas la kiamon,

sed ŝanĝiĝos iam ĝi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *