La 23-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1883) de la franca pentristo kaj gravuristo Paul Gustave Louis Cristophe Doré, konata kiel Gustave Doré (1832-1883),
eo.wikipedia.org/wiki/Gustave_Dor%C3%A9
fama pro siaj ilustraĵoj de grandaj literaturaj verkoj.
Mi jam parolis pri li la 23-an de januaro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/23/gustave-dore/
Liaj gravuraĵoj estis utiligitaj por pluraj libroj en Esperanto.
Mi aldonas:
– poŝtmarkon de 1965 de Respubliko San Marino, pro la 700-jara datreveno de la naskiĝo de Dante Alighieri, kiu reproduktas gravuraĵon de Doré pri la “Dia Komedio”;
– la kovrilon de unu el la versioj al Esperanto (tiu de Enrico Dondi, 2000) de la “Dia Komedio – Purgatorio”, kun gravuraĵo de Doré.