Homoj

Ady Endre

La 22-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1877) de la hungarlingva ĵurnalisto kaj poeto Endre Ady (1877-1919),

eo.wikipedia.org/wiki/Endre_Ady 

naskiĝinta en Transilvanio kiam tiu landoparto estis hungara (lia naskiĝa vilaĝo, Érmindszent, apartenas hodiaŭ al Rumanio, kaj nomiĝas Ady Endre en la hungara kaj Mecentiu en la rumana).

Ady estas konsiderata unu el la plej gravaj poetoj de la aŭstra-hungara kulturo, samtempe animinto de movado (“Nyugat” – Okcidento), kiu celis malfermi la hungaran kulturon al tiu eŭropa.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/26/mihaly-babits/

En sia mallonga vivo (li mortis je nuraj 42 jaroj, en kliniko por mensaj malsanoj, konsumita de sifiliso kaj alkoholo) li estis profeto de baldaŭ dissolviĝonta mondo, vigla ĉampiono de hungareco, sensema kantisto de pasio kaj deziroi, sed ankaŭ engaĝita sur la soci-politika kaj religia tereno; atestas pri tio la memorŝtono, kiu sur la fasado de hotelo “Imperiale” en la roma strato “Vittorio Veneto” (konata kiel “via Veneto”), tiel memorigas lin:

In questo albergo soggiornò

Endre Ady

(1877-1919)

poeta del destino

dei desideri e dei sogni

della nazione ungherese

traduko:

En ĉi tiu hotelo restadis

Endre Ady

(1887-1919)

poeto de la destino

de la deziroj kaj de la revoj

de la hungara nacio

°°°°°

Kelkaj kuriozaĵoj:

– ĉe la naskiĝo, Endre Ady havis po ses fingroj en ĉiu mano, signo de neordinaraĵo, sed ankaŭ de monstreco (en la Biblio, unua libro de Kronikoj 20, 6, oni memorigas giganton, kiu havis po ses fingroj en ĉiu membro, entute 24 fingrojn). La akuŝistino, kiu ekvidis tion, fortranĉis al li la superfluajn fingrojn, kaj dum sia tuta vivo la poeto montris kun fiereco siajn cikatrojn, kiujn li nomis magiaj;

– li amis virinojn minimume strangajn: temas pri Mária Rienzi (kiun la poeto en unu sia rakonto nomis Rosalia Mihály), dancistino malgrandstatura, teatreca, vireska, ruĝhara, kiu vivis nur dudek ses jarojn; la aktorino Marcella Kun, kiu infektis lin; kaj Adél Brüll (“Léda” laŭ la poeto), kiu evidentigis lian talenton, virino seksincita kaj klera, kiu tinkturis al si blukolore la harojn, edzino de riĉa aferisto (dum unu jaro, la tri vivis kune, en Parizo, en la etoso estigita de la “poètes maudits” – malbenitaj poetoj Stéphane Mallarmé, Paul Verlaine, Arthur Rimbaud, Charles Baudelaire);

– en lia funebraĵo partoprenis grandega homamaso, kiu aklamis lin simbolo de la nova hungara nacio, naskiĝinta el la ruinoj de la Imperio;

– en 1947, Hungario dediĉis al li poŝtmarkon, en la serio “herooj de libereco” (alia hungara poŝtmarko estis eldonita en 1969, pro la 50-jara datreveno de lia morto); sed en 1957 ankaŭ Rumanio dediĉis al li poŝtmarkon, pro la 80-jara datreveno de lia naskiĝo.

Poeziaĵoj de Ady tradukitaj al Esperanto ĉeestas, interalie, en la “Hungara Antologio” kaj en la kolekto de Kálmán Kalocsay “Tutmonda sonoro”.

Mi aldonas:

– la hungaran poŝtmarkon de 1969;

– la roman memorŝtonon.

3 pensoj pri “Ady Endre

  1. Leginte la suprajn liniojn pri Ady, mi pleniĝis je sentoj miksitaj. Mi surpriziĝis pro la entuta mencio de hungara poeto en fremda lando, kio iom ĝojigis min kaj indigniĝis pro sciigo de tiaj detaloj el lia biografio, kiuj servas nur por inspiri malsimpatio al poeto, kiu meritus pli indan pritakston ol tian. Ĉu de okcidentuloj pli valoraj taksadoj ne atendeblas. Por komparo jen, kion skribas pri li hungara enciklopedio: “Ady Endre: unu el la plej grandaj hungaraj poetoj, revolucia renoviganto de la hungara liro, iniciatinto kaj gvidanto de la literatura batalo, preparinta la revoluciojn en 1918-19. ” Se okcidentuloj jam ne aprezas adekvate la literaturajn agadon kaj meritojn de poetoj el ne-okcidentaj landoj, tiam ili almene ne misfamigu ilin . Tiom da estimo atendeblas de ĉiuj kulturitaj homoj.

    1. Mi bedaŭras, ke mia artikolo ĝenis vin.
      Mi respektas vian opinion, sed ne dividas ĝin.
      Endre Ady, sendube tre konata kaj aprezata en Hungario, estas praktike nekonata en eksterlando; en Romo mem, malgraŭ la memortabulo dediĉita al li, neniu scias, kiu li estis. Mi mem scias nur tion, kion mi lernis pri li pere de Esperanto (Hungara Antologio, Tutmonda sonoro).
      Mi devis utiligi la (nemultan) materialon je mia dispono en lingvoj al mi konataj (mi ne konas la hungaran, kaj ne havas aliron al hungaraj enciklopedioj).
      Se mi limiĝus al la paĝo en Esperanto de Vikipedio, mi skribus simple:
      >ADY Endre estis unu el la plej grandaj hungaraj poetoj.
      Kontraŭe, mi multe plivastigis la prezenton, skribante:
      >Ady estas konsiderata unu el la plej gravaj poetoj de la aŭstra-hungara kulturo, samtempe animinto de movado (“Nyugat” – Okcidento), kiu celis malfermi la hungaran kulturon al tiu eŭropa.
      En sia mallonga vivo… li estis profeto de baldaŭ dissolviĝonta mondo, vigla ĉampiono de hungareco, sensema kantisto de pasio kaj deziroi, sed ankaŭ engaĝita sur la soci-politika kaj religia tereno; atestas pri tio la memorŝtono, kiu sur la fasado de hotelo “Imperiale” en la roma strato “Vittorio Veneto” (konata kiel “via Veneto”), tiel memorigas lin:
      traduko:
      En ĉi tiu hotelo restadis
      Endre Ady
      (1877-1919)
      poeto de la destino
      de la deziroj kaj de la revoj
      de la hungara nacio.
      En lia funebraĵo partoprenis grandega homamaso, kiu aklamis lin simbolo de la nova hungara nacio, naskiĝinta el la ruinoj de la Imperio;
      en 1947, Hungario dediĉis al li poŝtmarkon, en la serio “herooj de libereco” (alia hungara poŝtmarko estis eldonita en 1969, pro la 50-jara datreveno de lia morto); sed en 1957 ankaŭ Rumanio dediĉis al li poŝtmarkon, pro la 80-jara datreveno de lia naskiĝo.
      La “kuriozaĵoj” estis prezentitaj ne por misfamigi, sed:
      – pro respekto al la vero;
      – por klarigi la kontaktojn de Ady kun la “malbenitaj poetoj”;
      – por stimuli la scivolemon de la legantoj, kiuj probable, alie, ne interesiĝus pri la pure hungareca karaktero de lia poezio.
      Mi aldonas la informon, ke mia artikolo, en la itala kaj/ aŭ en Esperanto, aperis en pluraj retejoj, kun entute pli ol 150.000 legantoj.
      Antonio De Salvo

  2. Saluton.
    Mi trovis en la reto ĉi tie:
    https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ady_Endre_%C3%A9ves_b%C3%A9rletjegye_1912.jpg
    bildon kun lia mansubskribo….
    Laŭ mia grafologia sperto mi povas aldoni kelkajn nerefuteblajn psikajn indicojn pri lia reala personeco, kiel homo, kiuj povus klarigi iomete pri liaj kondutoj (nekonsiderendaj “strangaj”) .
    Li psike estas ege verva (lia subskribo estas elana, impeta, horizontale etendita), kaj li ne sukcesas sufoki siajn sentojn kaj necesas elmontri ilin en ĉiu agadsektoro. Lia animo estas malfermita, ĉiam preta starigi amikecojn, tre malavara; tutcerte li ne estas kalkulisto, sed persono kiu laboras sen fortoŝparado. Intelekte tre elasta, li havas geniajn eksaltojn kaj liaj pensoj ne ĉiam estas ordinaraj. Li estas prefere agemulo ol studulo, ĉiam aktiva ĉefe kiam la tasko allogas lin, kaj nepre nervoziĝus en malliberalaj medioj, malfermitaj. Li povus nur kulpi pri senprudento. Alga Guernieri

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *