Homoj

Mihály Babits

La 26-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la hungara poeto, verkisto kaj tradukisto Mihály Babits (1883-1941)
it.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_Babits
eo.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_Babits
​unu el la plej estaraj reprezentantoj de la tiel dirita “Generacio de Nyugat/ Okcidento”, kiu strebis atingi la nivelon de la okcidenteŭropa literaturo:
eo.wikipedia.org/wiki/Nyugat
Babits estas konata ankaŭ kiel tradukisto: li konis multajn lingvojn (en 1913 li ankaŭ vizitis kurson pri Ido), kaj tradukis al la hungara el la lingvoj greka, germana, franca, angla, rumana kaj itala (interalie, la tutan “Divina Commedia”/ Dian Komedion de Dante Alighieri), kun diverstalento simila al tiu de alia hungaro, Kálmán Kalocsay, kies verko “Tutmonda sonoro” havas la subtitolon “Poezia antologio en Esperanto tradukita el 30 lingvoj”.
​Pri la forta influo de Babits sur Kalocsay (en la arto de tradukado, sed ankaŭ en la originala versfarado) parolas amplekse la “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, LF-Koop 2015, aparte ĉe p. 122-127. Sed jam pli frue, en sia eseo “Un secolo di traduzioni letterarie dall’italiano in esperanto, 1890-1990” (Unu jarcento da literaturaj tradukoj el la itala al Esperanto, 1890-1990), 2005, p. 27, Carlo Minnaja estis atentiginta pri la influo de Babits kaj de Nyugat sur Kalocsay kaj “Literatura Mondo” (literatura revuo en Esperanto publikigita kun interrompoj inter 1922 kaj 1949) eo.wikipedia.org/wiki/Literatura_Mondo
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne vivpriskribajn sciigojn kaj verkojn tradukitajn al Esperanto; mi ankaŭ atentigas pri ĉi tiu retpaĝo de Ralph Dumain
www.autodidactproject.org/other/HA1933/babits_mitologio.html
Kuriozaĵo: Babits studis ĉe la Universitato Eötvös Loránd – ELTE de Budapeŝto, kiu poste fariĝos famkonata ĉe la esperantistoj:
eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-instruado_%C4%89e_ELTE );
​Mi aldonas la kovrilojn de “Tutmonda sonoro” kaj de la “Historio de la Esperanta literaturo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *