La unuan de novembro estas la datreveno de la la morto (en 2009) de la itala (milana) poetino kaj verkistino Alda Merini (1931-2009)
it.wikipedia.org/wiki/Alda_Merini
(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Ŝi ne estis allasita al la klasika liceo, ĉar ŝi ne superis la ekzamenon pri itala lingvo; kaj ŝi estis plurfoje internigita en klinikon pri mensaj malsanoj.
Kompense, en 2007 ŝia literatura agado havigis al ŝi “honoran” magistrecon ĉe la Universitato de Mesino, pri “Teorio de komunikado kaj de lingvaĵoj”:
Mi transskribas eron el unu ŝia poeziaĵo, tradukitan de Nicolino Rossi, kaj aldonas portreton de la poetino.
Da “MAGNIFICAT. UN INCONTRO CON MARIA”
Maria,
ci sono dei venti
che ardono e gemono in noi,
e dividono
le nostre intime parti
in tanti flagelli
e ci rompono le ossa
e sono le tentazioni,
i progetti sbagliati,
le orme indisciplinate,
i feretri dei morti
che secondo noi
non hanno resurrezione.
Quanto è immodesto l’uomo
che pensa che l’inverno congeli tutto
e non spera nella primavera.
L’uomo beve il proprio odio
come un buon vino,
e più odia e più si sente ebbro,
e più si sente ebbro
più abbandona
le rive della tua giovinezza.
Alda Merini
°°°°°
El “MAGNIFICAT. RENKONTO KUN MARIA”
Maria,
estas kelkaj ventoj
ardantaj kaj ĝemantaj en ni,
kiuj dividas niajn intimajn partojn
en tiomajn plagojn
kaj rompas niajn ostojn
kaj estas la tentoj,
la eraraj planoj,
la spuroj nebrideblaj,
la ĉerkoj de mortintoj
kiuj laŭ ni ne havas resurekton.
Kiom malmodestas homo
pensanta, ke l’ vintro ĉion frostigas
kaj ne esperas je l’ printempo.
La homo trinkas sian haton
kvazaŭ bonan vinon,
ju pli li malamas des pli li ebrias,
ju pli li ebrias
des pli li forlasas
la bordojn de via junulineco.
Alda Merini, trad. Nicolino Rossi