Homoj

Giacomo Leopardi

La 14-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1837) de Giacomo Leopardi (1798-1837),
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi
pri kiu mi parolis plurfoje (ekzemple, la 29-an de junio 2018, en la datrevdeno de la naskiĝo),

Giacomo Leopardi


kaj pri kiu mi parolos multajn aliaj fojojn.
Hodiaŭ mi limiĝas transskribi (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) lian poeziaĵon “A se stesso” (Al si mem).
Mi aldonas la bildon de la ŝtontabulo, kiu, en strato “Santa Teresa degli Scalzi” en Napolo, tiel memorigas:
OSPITE DELLA CITTÀ DI NAPOLI
NEI QUATTRO ULTIMI ANNI DI SUA VITA
GIACOMO LEOPARDI
MORIVA IN QUESTA CASA
AI XIV GIUGNO MDCCCXXXVII

(traduko):
GASTO DE URBO NAPOLO
EN LA KVAR LASTAJ JAROJ DE SIA VIVO
GIACOMO LEOPARDI
MORTIS EN ĈI TIU DOMO
LA 14-AN DE JUNIO 1837


A SE STESSO

Or poserai per sempre,
stanco mio cor. Perì l’inganno estremo,
ch’eterno io mi credei. Perì. Ben sento,
in noi di cari inganni,
non che la speme, il desiderio è spento.
Posa per sempre. Assai
palpitasti. Non val cosa nessuna
i moti tuoi, né di sospiri è degna
la terra. Amaro e noia
la vita, altro mai nulla; e fango è il mondo.
T’acqueta omai. Dispera
l’ultima volta. Al gener nostro il fato
non donò che il morire. Omai disprezza
te, la natura, il brutto
poter che, ascoso, a comun danno impera,
e l’infinita vanità del tutto.

Giacomo Leopardi
°°°°°
AL SI MEM

Kvietos nun ĉiame
laca ĉi kor’. Pereis tromp’ ekstrema,
ĝin daŭra kredis mi ĝis mort’. Jam sentas
mi, ke pri l’ karaj trompoj
kaj pri l’ esper’ deziro ne plu tentas.
Ĉiam kvietu. Tro
vi pulsadis. Valoras jam nenion
via pulsad’, nek je suspiroj indas
la tero. Tedamaras
la viv’, cetero nulas; mondo kotas.
Kvietu jam, despera
por lasta foj’. Al homa spec’ la fato
transdonis nur la morton. Vin malŝatu
mem, la naturon, fion
de l’ povo, kiu mondas kaŝkonkera,
kaj l’ infinitan, vanan, kosman ĉion.

Giacomo Leopardi, trad. Nicolino Rossi
(“Kantoj” de Giacomo Leopardi, Rolando, Napoli 2012, p. 153)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *