Homoj

Luigi Canali

La 27-an de aprilo 1945 Benito Mussolini, lia amorantino Claretta Petacci kaj multaj faŝistaj ĉefoj, fuĝantaj al Svislando post la forlaso de Milano liberigita de la partizanoj,

Alfredo Ildefonso Schuster


estis arestitaj en Dongo ĉe la lago de Como; retenitaj dum unu nokto, la postan tagon ili estis pafmortigitaj en Giulino di Mezzegra; la 29-an, iliaj kadavroj estis elmontritaj en Milano, en placego Loreto.
En la operacoj de kapto kaj ekzekuto havis gravan rolon (kvankam neniam plene klarigitan) la partizana estro Luigi Canali, konata kiel “Capitano Neri” – Kapitano Neri (1912-1945),
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Canali_%28partigiano%29
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
kiu abrupte malaperis, en majo 1945, laŭdire mortigita de liaj kamaradoj mem, ĉar li kontraŭstaris la utiligon de la trezoro sekvestrita al Mussolini (oro, juveloj valuto) favore al la komunista partio, anstataŭ al la Komitato de Nacia Liberigo (CLN), konsistanta el ĉiuj kontraŭfaŝistaj partioj.
Cetere, ĉirkaŭ tiu “trezoro”, kutime indikita per la esprimo «oro di Dongo» (oro de Dongo) kaj neniam retrovita,

okazis multaj suspektindaj mortoj.
Kiel atentigas la itala paĝo de Vikipedio, Luigi Canali estis esperantisto. Pri li parolas artikolo de Aldo de’ Giorgi en “L’Esperanto” 1991-1, kiu difinas lin “larĝe konata kaj estimata en Como kiel ekstreme serioza, nepre honesta, simpatia kaj ege kuraĝa homo”.
Mi aldonas bildkarton, kiu resumas la okazintajoĵn de Dongo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *