Homoj

Josef Čapek

La 23-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la ĉeĥa verkisto kaj pentristo (naskiĝinta kiam Bohemio estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio) Josef Čapek (1887-aprilo 1945: la preciza tago de la morto ne estas konata, ĉar li mortis en la germana koncentrejo de Bergen-Belsen, kien li estis enfermita la unuan de septembro 1939, je la eksplodo de la dua mondmilito, pro sia kontraŭnazia sinteno).
eo.wikipedia.org/wiki/Josef_%C4%8Capek
Pliaĝa frato de la pli fama Karel Čapek (1890-1938), li verkis kune kun li plurajn verkojn, aparte “Ze života hmyzu” (El la vivo de insektoj), kaj sugestis al la frato la vorton “robot” (el la ĉeĥa “robota”, trudlaboro) por la triakta dramo “R.U.R. Rossumovi univerzální roboti” (R.U.R. Rossumaj Universal Robotoj); mi parolis pri tio la 9-an de januaro 2018.

Karel Čapek


“Ze života hmyzu” (El la vivo de insektoj) estis tradukita al Esperanto, kaj ludita la 26-an de julio 2016 dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio).

Josef Čapek estis ankaŭ ŝatata pentristo; mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtmarkon, kiu bildigas lian verkon “Harmonikár” (Ludisto de akordiono), konservitan en la Národní Galerie (Nacia Galerio) de Prago.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *