Homoj

Albrecht Dürer

La 6-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1528) de la pentristo, grafikisto kaj teoriulo pri arto Albrecht Dürer (1471-1528),
eo.wikipedia.org/wiki/Albrecht_D%C3%BCrer
naskiĝinta en Germanio (Nurenbergo) el hungara patro: lia origina familia nomo estis Ajtósi, laŭ la nomo de la hungara vilaĝo Ajtós (apud Gyula); transirinte al Germanio, la patro de Albrecht alprenis la familian nomon “Thürer” (en la senco “Türmacher”, fabrikanto de pordoj), kvazaŭ por traduki la hungaran “ajtó”, kiu signifas “pordo”; fine, Albrecht adaptis “Türer” al “Dürer”, por ĝin proksimigi al la loka elparolo. Eĉ nun, en Hungario la artisto estas konata kiel Ajtósi Dürer Albrecht.
Karakterizo de Dürer estas la almeto de la monogramo “AD” en siaj verkoj, kvazaŭ fabrikmarko. Pri tio, oni memoru, ke Dürer starigis juĝaferon kontraŭ la itala gravuristo Marcantonio Raimondi (1480-1534),
eo.wikipedia.org/wiki/Marcantonio_Raimondi
kiu estis reproduktinta nerajtigite kelkajn liajn gravuraĵojn; la Senato de la Venecia Respubliko juĝis plenrajtaj la replikojn (cetere, ŝajnas, ke ili estis eĉ pli belaj ol tiuj originalaj), kaj nur malpermesis al Raimondi almeti la monogramon AD: parolas pri tio Giorgio Vasari en la verko “Le vite de’ più eccellenti pittori, scultori, e architettori” (La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj), tria parto, unua volumo, en la ĉapitro “Vita di Marcantonio Bolognese e d’altri intagliatori di stampe” (Vivo de Marcantonio Bolonjano kaj de aliaj gravuristoj).
Krom kelkaj pentraĵoj (aparte, memportreto, la “Madono de la Piro” de Vieno, la “Madono kun Infano” de Dresdeno), Dürer postlasis multnombrajn gravuraĵojn kaj karbodesegnaĵojn, kiuj igas lin la plej granda elstarulo de la renesanca germana pentroarto.
Mi listigas, ĉe la fino, tion, kio pri Dürer estis publikigita en Esperanto.
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko de 1971 pro la kvincentjara datreveno de la naskiĝo de Dürer, kun la reprodukto de detalo de la memportreto de Dürer konservita en la “Národní Galerie” (Nacia Galerio) de Prago;
– el “Amerika Esperantisto” 1912-5, la reklamon de la volumo de Friedrich Nüchter “Albrecht Dürer. Lia vivo kaj elekto el liaj verkoj”.


Verkoj pri Albrecht Dürer en Esperanto – Opere su Albrecht Dürer in Esperanto

– Friedrich Nüchter: Albrecht Dürer. Lia vivo kaj elekto el liaj verkoj; Ansbach, Seybold, 1911, 95 paĝoj kaj 54 tabuloj kaj bildoj;
– Hans Koch: Albrecht Dürer. Vivo kaj verkado de la fama pentristo; Deisenhofen, 1924. 48 p.;
– Adrien van Moersel, “Kontraŭfakcio en la XVI centjaro”; Lingvo Internacia 1908-8, p. 118-120;
– Pál Varsányi, recenzo de la libro de Koch, Literatura Mondo 1924-8, p. 144;
– Szilágyi Ferenc: Dürer, la giganto de la grafiko. Norda Prismo, 58/2, p. 75-78.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *