Eventoj

Moko de Buccari

En la nokto inter la 10-a kaj la 11-a de februaro 1918, dum la unua mondmilito, malgranda ŝiparo de la itala Mararmeo plenumis aŭdacan surprizatakon en la militan havenon de Buccari (elp. Bùkkari; en la kroata, Bakar), oriente de la Istria duoninsulo tiam aŭstria-hungara: tri armitaj motorboatoj (sigle, MAS *), kun ene Luigi Rizzo, Arturo Ciano, la poeto Gabriele D’Annunzio kaj kelkaj dekoj da sturmaj maristoj, penetris en la bazon, lanĉis ses torpedojn, kaj demetis en tri boteloj mokan mesaĝon de D’Annunzio, kiu diris interalie:
«In onta alla cautissima Flotta austriaca occupata a covare senza fine dentro i porti sicuri la gloriuzza di Lissa, (**) sono venuti col ferro e col fuoco a scuotere la prudenza nel suo più comodo rifugio i marinai d’Italia, che si ridono d’ogni sorta di reti e di sbarre, pronti sempre a osare l’inosabile».
(traduko):
«Spite al la tre singardema aŭstria Ŝiparo okupita kovi senfine ene de la sendanĝeraj havenoj la malgrandan gloron de Lissa, (**) venis per glavo kaj fajro skui la singardemon en ĝia plej komforta rifuĝejo la maristoj de Italio, kiuj prifajfas ĉian specon de retoj kaj de bariloj, ĉiam pretaj aŭdaci la neaŭdaceblon».
°°°°°
(*) MAS signifis, komence, simple kaj burokrate “motobarca armata SVAN” (armita motorboato SVAN), laŭ la nomo de la venecia firmao SVAN, kiu fabrikis ĝin; poste, ĝi eksignifis “Motoscafo Anti Sommergibile” (Kontraŭsubmarŝipa Motorboato), aŭ “Motoscafo Armato Silurante” (Torpedanta Armita Motorboato); fine, la ĉiama Gabriele D’Annunzio inventis latinan devizon, kun tri vortoj, kies komencaj literoj estigis la siglon MAS: “Memento Audere Semper” (Memoru Ĉiam aŭdaci).
(**) Pri la marbatalo de Lissa/ Vis (1866):

Lissa-Von Tegetthoff


°°°°°
El strikte milita vidpunto, la surprizatako ne estis rimarkinde grava, ĉar la damaĝoj al la aŭstriaj-hungaraj ŝipoj estis negrandaj, pro la ekzisto de kontraŭtorpedaj retoj; sed estis grandega la pozitiva psikologia efiko sur la italajn militistojn kaj sur la italan popolon, kiuj estis senkuraĝigitaj de la tragedia travivaĵo de Caporetto/ Kobarid de oktobro 1917.

Caporetto-Kobarid


La epizodo, pligrandìgita de la propagando kaj laŭdegata kiel “La beffa di Buccari” (La moko de Buccari),
it.wikipedia.org/wiki/Beffa_di_Buccari
pruvis ke, ofte, ridigo estas sensanga armilo, tamen pli efika ol ĉiu ajn alia ofendilo.
Por prikanti tiun travivaĵon, Gabriele D’Annunzio verkis poeziaĵon, titolitan “La canzone del Quarnaro” (La kanzono de Karnaro) laŭ la nomo de la Istria golfo, kiu entenas vortludon inter Quarnaro aŭ Carnaro (en la kroata, Kvarner) kaj “carne” (karno); ĝia plena teksto, iom longa, estas legebla ĉe:
it.wikisource.org/wiki/Canti_della_guerra_latina/La_canzone_del_Quarnaro
Mi transskribas kelkajn strofojn el ĝi, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Luigi Minnaja, el “L’Esperanto” 1938-3
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1934, laŭ skizo de Giuseppe Rondini, pro la unuajarcenta datreveno de la Medaloj pro Milita Braveco, kun la bildo de unu MAS.


 

°°°°°

Da “La Canzone del Quarnaro”

LA  BEFFA  DI  BUCCARI

 

Siamo trenta d’una sorte,
e trentuno con la morte.
Eia, l’ultima! Alalà!

Siamo trenta su tre gusci
su tre tavole di ponte:
secco fegato, cuor duro,
cuoia dure, dura fronte,
mani macchine armi pronte,
e la morte a paro a paro.
Eia, carne del Carnaro!
Alalà!

Con un’ostia tricolore
ognun s’è comunicato.
Come piaga incrudelita
coce il rosso nel costato,
ed il verde disperato
rinforzisce il fiele amaro.
Eia, sale del Quarnaro!
Alalà!

Tutti tornano, o nessuno.
Se non torna uno dei trenta
torna quella del trentuno,
quella che non ci spaventa,
con in pugno la sementa
da gittar nel solco avaro.
Eia, fondo del Quarnaro!
Alalà!

Gabriele D’Annunzio

El “La kanzono de Karnaro”
LA MOKO DE BUCCARI

Ni estas tridek el samsorto,
tridekunu kun la morto.
Eja, lasta! Alalà!

Ni estas tridek sur tri ŝeloj,
sur tri lignoj de pontono:
hepat’ seka, dura koro,
haŭto dura, dura frunto;
pretaj man’, armil’, motoro,
kaj la mort’ en sama faro.
Eja, karno de Karnaro!
Alalà!

Per hostio trikolora
ĉiu ja komuniiĝis.
Kvazaŭ vundo ĉiam freŝa
ardas ruĝo ĉe l’ rip-aro,
donas verdo malespera
forton pli al gala amaro.
Eja, salo de Karnaro!
Alalà!

Ĉiuj reen, aŭ neniu.
Se la tridek ne revenas,
reen la tridekunua,
kies timo nin ne prenas,
kun en mano semo plua,
alĵetota al sulka avaro.
Eja, fundo de Karnaro!
Alalà!

Gabriele D’Annunzio, trad. Lumi (Luigi Minnaja)
(“L’Esperanto” 1938-3)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *