Sen kategorio

Concorde

La 21-an de januaro 1976 ekdeĵoris (laŭ la itineroj Parizo-Dakaro-Rio de Ĵaneiro kaj Londono-Barejno) – la brita-franca supersona aviadilo “Concorde” (= Konkordo),
eo.wikipedia.org/wiki/Konkordo_(aviadilo)
kiu ekde novembro1977 flugis ankaŭ al Nov-Jorko.
Lia rapideco estis tia, ke de Londono al Nov-Jorko sufiĉis malpli ol tri flughoroj; sed ankaŭ la konsumo de brulaĵo estis altega, kaj tial la veturbileto estis tre multekosta (de Londono al Nov-Jorko, laste 11.000 eŭrojn), kaj la pasaĝeroj neniam estis sufiĉaj por repagi la enormajn kostojn pro planado, konstruo, funkciado kaj bontenado.
La finofara bato estis donita de katastrofa akcidento (25-an de julio 2000, 113 mortintoj), tial la 24-an de oktobro 2003 la Concorde plenumis sian lastan flugon.
La aviadilo estis konceptita ankaŭ kun politika celo, por substreki la “konkordon” inter Francio kaj Britio; sed efektive ne estis tiel: krom tio, ke estis du apartaj produktocentroj kun malgranda kunlaboro, oni eĉ disputis pri la nomo, ĉar la britoj ne ŝatis, ke la aviadilo nomiĝas “Concorde” laŭ la franca maniero, kun fina “e”, anstataŭ “Concord” laŭ la angla.
Je la lumo de la sinteno de Britio rilate Eŭropon, finiĝinta per la “Briteliro”, hodiaŭ aspektas nura spritaĵo la eldiro de la tiama brita Ministro pri Teknologio Anthony W. Ben, laŭ kiu la fina “e” de “Concorde” signifus “England, Europe and Entente” (= Anglio, Eŭropo kaj Interkonsento); senkonsidere pri tio, ke en la angla la komenca “e” de tiuj tri vortoj estas prononcata, respektive, “i”, “ju” kaj “a”.
Estas ridige, ke el “Konkordo” naskiĝis “malkonkordo”, des pli pro senvoĉa “e” kiu eĉ ne estas prononcata.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1969, laŭ skizo de Claude Durrens, pro la unua flugo de la prototipo de la aviadilo (la 2-an de marto 1969).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *