Homoj

Émile Zola

La 29-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1902) de la franca verkisto kaj ĵurnalisto Émile Zola (1840-1902),
eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Zola
fama precipe pro lia “akuza akto” okaze de la tiel dirita “Afero Dreyfus” (La komenca esprimo de lia malfermita letero, J’accuse (= Mi akuzas), fariĝis proverbeca
eo.wikipedia.org/wiki/J'accuse )
Kiel ofte okazas, la figuro de Zola estas rigardata en tre malsimila maniero, depende de la malsimilaj ideologiaj starpunktoj: ekzemple, la verkoj de Zola estis inter tiuj bruligitaj en Germanio en 1933:

bruligo de libroj


Ankaŭ en la esperantista mondo, ni havas du sintenon kontrastajn inter si:
– la “liberpensuloj” laŭdegas Zola-n; en Esperanto estis publikigita en 1946 lia biografio (“Vivo de Zola”) zorge de Agostinho da Silva, tradukita de Manuel de Freitas eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_de_Freitas
en la kadro de serio da publikaĵoj laŭ specifa tendenco;
– kontraŭe, liaj katolikaj samtempuloj havis pri li tre negativan koncepton (tiuj nuntempaj esence ne konas aŭ ignoras lin, krom pro lia “mi akuzas”: oni vidis kaj vidas aferojn tre pli malbonajn); mi transskribas du erojn, tiritajn el Espero katolika de 1906 kaj de 1912, legendajn kun konsidero pri la historia epoko, en kiu ili estis skribitaj.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1967, laŭ skizo de Claude Durrens, honore al Émile Zola. Sur la dua ebeno kompare kun la portreto de la verkisto, la referencoj al liaj ĉefaj verkoj: la minejo kaj la ministoj de «Germinal», la lokomotivo de «La bête humaine», la drinkulo de «L’assommoir», la publikulino de «Nana».


Segue traduzione in italiano

EKLEZIO MORTIĜAS!
EKLEZIO ESTAS MORTINTA!
— L’Église se meurt! L’Église est morte! france verkita.
Sinjoro abato Barbier, parokestro dekano en Beangeney, ĵus publikigis, sub tiu titolo, libron pri tre interesa nunaĵo. Jen analizo de tiu bela verko.
La funebra sonorado
La famaj estroj de la libera pensado: Zola, Comte, Renan, Jaurès, Aulard, ĝin sonigas per ambaŭ brakoj de pli ol kvarono de jarcento. Laŭ ili la Eklezio estas mortinta, senviva korpo, kiun enterigi oni forgesis. Sed ne estas malfacile vidi, ke tiuj antaŭdirantoj pri baldaŭa malapero de Eklezio estas nur:
Malveraj profetoj.
(EK 1906-26, p.17)

Dissemiloj de la malkredo estas libroj, broŝuroj kaj teatraĵoj kun malmoralaj tendencoj, el kiuj unuj forĝas sub scienca kovrilo ĵetilojn, sagojn kontraŭ religio, aliaj primokas ĝin malkaŝe, aliaj aŭ tiel nomitaj romanoj detruadas moralajn principojn kaj apoteozas pasiojn, – aliaj fine disvastigas kontraŭsocialajn teoriojn. En lastaj jardekoj multe da malbono faris en homaj animoj la romanoj de Emilo Zola kaj de liaj imitantoj, romanoj plenaj de hontinda cinismo, kaj verkoj de t. n. “dekadentoj”, trapenetritaj de blasfemo, senhonto, pesimismo kaj etika nihilismo. Tia verkaro, kaj eĉ malkaŝe pornografiaj skribaĵoj kaj ilustraĵoj disvastiĝas hodiaü milnombre kaj venenas multajn spiritojn; kiel do terure pekas la gepatroj, kiuj permesas al sia infanaro, kvankam maturiĝanta, legi ĉion sen ia elekto!!
(EK 1912-aprilo, p. 144)

°°°°°

(traduzione):
LA CHIESA MUORE!
LA CHIESA È MORTA!
— L’Église se meurt! L’Église est morte! Scritto in francese.
Il Signor Don Barbier, parrooco decano a Beangeney, ha appena pubblicato, con questo titolo, un libro su un interessantissimo argomento di attualità. Ecco un’analisi di questa bella opera.
Le campane a morto
I famosi esponenti del libero pensiero: Zola, Comte, Renan, Jaurès, Aulard, le suonano a due braccia da più di un quarto di secolo. Secondo loro, la Chiesa è un corpo morto, privo di vita, che ci si è dimenticati di sotterrare. Ma non è difficile vedere che quei profeti di una prossima scomparsa della Chiesa non son altro che:
Falsi profeti.
(EK 1906-26, p.17)

Mezzi di diffusione di ciò che è contrario alla fede sono libri, opuscoli ed opere teatrali con tendenze immorali, alcuni dei quali forgiano sotto una copertura scientifica lance, frecce contro la religione, altri la deridono apertamente, altri, o i cosiddetti romanzi, distruggono i principii morali ed esaltano le passioni – altri infine diffondono teorie antisociali. Negli ultimi decenni hanno fatto molto male negli animi umani i romanzi di Emilio Zola e dei suoi imitatori, romanzi pieni di vergognoso cinismo, e le opere dei cosiddetti “decadenti”, intrisi di blasfemia, impudenza, pessimismo e nichilismo etico. Queste opere, e perfino scritti e illustrazioni apertamente pornografici, si diffondono oggi a migliaia ed avvelenano molti spiriti; come dunque peccano terribilmente i genitori che consentono ai loro figli, sebbene in via di maturazione, di leggere queste cose senza alcuna selezione!
(EK 1912-aprile, p. 144)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *