Homoj

Nino Bixio

La 16-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1873) de la itala (ĝenova) generalo, patrioto kaj politikisto Gerolamo Bixio (1821-1873), dirita Nino Bixio
it.wikipedia.org/wiki/Nino_Bixio
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
La italoj elparolas lian familian nomon “Biksio”, kvazaù la “x” estus leginda “ks”, sed en realo temas pri ĝenova nomo, kiu estus leginda pli-malpli “Biĵu” (samkiel en la portugala, en la ĝenova dialekto la fina “o” fariĝas “u”).
Cetere, ankaŭ la nomo “Nino” ne estus leginda “Nino”, ĉar ne temas pri la diminutivo de iu antaŭnomo, sed pri la hispana “Niño”, tio estas “knabo”, kromnomo kiu estis al li donita kiam, junega, li estis ŝipknabo sur ŝipoj agantaj en Sudameriko; mi aldonas, ĉe-okaze, ke en Italio oni diras kutime, ke unu el la tri karaveloj de Kristoforo Kolumbo nomiĝis “Nina”, dum en realo ĝi nomiĝis “Niña”, eble ĉar la plej malgranda.
Nino Bixio havis aventuran vivon (kaj morton), kun lumoj kaj mallumoj: aparte, en la italaj lernejoj oni zorge instruas, ke dum la batalo de Calatafimi Giuseppe Garibaldi adresis al li la frazon “Qui si fa l’Italia o si muore” (Ĉi tie oni faras Italion aŭ oni mortas), sed oni ne mencias la malmolan subpremon, faritan de Bixio, de la kamparana ribelo en la sicilia urbeto Bronte
it.wikipedia.org/wiki/Fatti_di_Bronte ).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al la multnombraj artikoloj de ĉi tiu sama blogo pri la ekspedicio de la Milo
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/spedizione-dei-mille/
kaj transskribas (en la itala, kun traduko al Esperanto) eron tiritan el la libro de Giuseppe Bandi “Da Genova a Capua: i Mille” (De Ĝenovo al Kapuo: la Milo),

Giuseppe Bandi


kiu bone prezentas la impetan karakteron de Nino Bixio (temas pri epizodo de la ekspedicio de la Milo:
it.wikipedia.org/wiki/Spedizione_dei_Mille
dum halto en toskana haveno, Bixio sukcesas havigi al si, perforte, la karbon bezonatan por la vaporŝipoj. Oni rimarku, preterpase, lian spite malŝatan sintenon pri toskanoj kaj pri toskana lingvo, poste fariĝinta itala lingvo, kvankam ĉi tie eble oni ludas per la duobla senco de la itala vorto “lingua”, kiel idiomo kaj kiel parolemo).
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1932, pri la batalo de Calatafimi.


Garibaldi scese a terra, e quando fu giunto Bixio, mi disse:
– Bandi, accompagnate Bixio e Schiaffino fino al luogo dove c’è quel deposito di carbon fossile, di cui mi parlaste l’altra notte… Pigliate con le buone chi l’ha in consegna, e fra voi toscani v’intenderete. Dobbiamo risparmiare, finché è possibile, le violenze.
Bixio e Schiaffino pigliarono subito due lance ed un grosso gozzo e ci mettemmo in viaggio. Giunti che fummo al luogo designato, mi si fece incontro un uomo, vestito pulitamente, e simpatico in viso, a cui domandai:
– Il deposito del carbon fossile è qui?
L’altro mi salutò meravigliato e rispose:
– Sissignore, il carbon fossile è qui ed io l’ho in consegna e debbo risponderne al governo.
– Allora – soggiunsi – ella avrà la compiacenza di lasciarmelo pigliare, giacché il general Garibaldi ci ha ordinato di prenderlo e di portarlo a bordo…
– Che l’abbia ordinato il generale Garibaldi sarà verissimo – ripigliò il mio interlocutore – ma io ho i miei ordini precisi, e non posso consegnare il carbone se non a chi ha il diritto di chiedermelo.
– Ma si tratta d’un caso straordinario, si tratta…
– Signor tenente mio, capisco tutto, ma io non posso, non debbo…
In quel punto, Nino Bixio, che, ritto sulla prua d’una lancia, era stato ad ascoltare quel dialogo, senza aprir bocca, spiccò un salto e si cacciò tramezzo, gridando:
– Bandi, finiscila! Toscani chiacchieroni, maledetta la vostra lingua!
E in così dire, afferrò per i panni il malcapitato oratore, mentre Schiaffino, seguito da sette o otto volontari, correvano alla porta del magazzino.
L’oratore, spaventato da quella furia genovese, tirò subito di tasca la chiave, e apriva bocca per fare le sue proteste in buona regola, ma Bixio con una spinta lo cacciò da parte, e il carbone fu preso e portato trionfalmente a bordo.
Raggiunsi Garibaldi in Santo Stefano, mentre si smammolava nel guardare un bel giardino, pieno zeppo di grosse piante di limoni e di aranci. Vedendomi ridere come un matto, mi chiese che cosa avessi:
– Generale, – risposi – quando volete darmi qualche missione pacifica, guardate bene di non mettermi mai più alle costole quell’anima dannata di Nino Bixio. Volevate che il carbone ce lo consegnassero sponte, ma Bixio, invece, se l’è preso a spinte.
– Eh diavolo! – fece il generale. – Sempre lo stesso, sempre lo stesso!
Giuseppe Bandi (da “Da Genova a Capua: i Mille”, cap. XII)

°°°°°
Garibaldi albordiĝis, kaj, alveninte Bixio, li diris al mi:
«Bandi, iru kun Bixio kaj Schiaffino ĝis la loko kie troviĝas la tenejo de minkarbo pri kiu vi parolis la pasintan nokton. Konvinku milde tiun kiu gardas ĝin; vi toskanoj certe interkompreniĝos. Ni ŝparu, laŭeble, la perfortojn»
Bixio kaj Schiaffino prenis tuj du lancoboatojn kaj unu dikan fiŝboaton, kaj ni ekveturis. Je la alveno, venis renkonte al mi viro, bonorde vestita, kun simpatia mieno, al kiu mi demandis:
«Ĉu estas tie ĉi la tenejo de minkarbo?»
Li mire salutis min kaj respondis:
«Jes sinjoro, la minkarbo estas tie ĉi kaj mi responsas pri ĝi al la registaro»
«Do», mi aldiris, «vi bonvolos fari al mi la komplezon lasi preni ĝin, ĉar generalo Garibaldi ordonis porti ĝin surŝipen…»
«Ke ordonis tion generalo Garibaldi estas verŝajne verege», daŭrigis mia interparolanto, «sed mi havas precizajn ordonojn, kaj mi povas liveri la karbon nur al tiu kiu rajtas peti ĝin»
«Sed temas pri eksterordinara afero, temas…»
«Sinjor’ leŭtenanto mia, mi komprenas ĉion, sed mi ne povas, mi ne devas…»
Je tiu punkto Nino Bixio, kiu, stare sur la pruo de lancoboato, estis aŭdinta tute silente tiun dialogon, intermetiĝis abrupte, kriante:
«Bandi, ĉesu!! Babilaĉaj toskanoj, malbenata via lingvo!!»; kaj tiel dirante li kaptis je la vesto la gardiston, dum Schiaffino kaj sep aŭ ok volontuloj kuris al la pordo de la karbotenejo.
La kompatindulo, timigita de tiu ĝenova kolero, elpoŝigis tuje la ŝlosilon, kaj antaŭ ol li malfermus la buŝon por protesti, Bixio per furioza pelado sin liberigis de li, kaj la karbo estis portita triumfe surŝipen.
En Santo Stefano mi atingis Garibaldi-n, tute absorbitan en la kontemplado de ĉarma ĝardeno, plenplena je grandaj plantoj de limonoj kaj oranĝoj. Vidante min ridi kiel frenezulo, li demandis al mi la kialon.
«Generalo», mi respondis, «kiam vi volas doni al mi pacan mision, atentu bone ne meti ĉe miaj ripoj tiun damnitan animon de Nino Bixio. Vi volis ke ni prenu la karbon sen “penado” sed Bixio kaptis ĝin per “pelado”»
«He, diable!» diris la generalo. «Ĉiam la sama li, ĉiam la sama!».
Giuseppe Bandi (da “Da Genova a Capua: i Mille”, ĉap. 12-a)
Trad. Pier Vittorio Orlandini (“Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto”, Excogita 2010, p. 43-44

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *