Homoj

Edouard Branly

La 23-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1844) de la franca fizikisto Édouard Eugène Désiré Branly, konata kiel Édouard Branly (1844-1940),

it.wikipedia.org/wiki/%C3%89douard_Branly

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

malkovrinto de la principo de radiokonduktado kaj de telemekaniko, unu el la pioniroj de senfadena telegrafio (radio), membro de la “Académie des sciences” (Akademio de Sciencoj).

Kiam, en 1926, Soveta Unio eldonis poŝtmarkojn kun la skribaĵo en Esperanto “Popov inventisto de radio”

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/13/aleksandr-popov/

la itala revuo “L’Esperanto” 1926-2 protestis pro la atribuo al Aleksandr Stepanovič Popov, konata ankaŭ kiel Popoff (1859-1906), de la invento de radio, sed honeste rekonis, ke la eksperimentoj de Branly malfermis la vojon al la realigo de Guglielmo Marconi (1874-1937)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/12/primo-collegamento-radio-intercontinentale/

Aparte, Branly perfektigis la “koherilon” (tubo je fajlaĵoj; france, tube à limaille, radioconducteur, cohéreur: angle, coherer; itale, coesore, tubo a limatura) elpensitan de Temistocle Calzecchi Onesti (1853-1922); aliaj pioniroj de radio estis Heinrich Rudolf Hertz (1857-1894), Nikola Tesla (1856-1943), Oliver Joseph Lodge (1851-1940),Edwin Howard Armstrong (1890-1954).

Konvinkita katoliko, Branly instruis kaj agadis ĉe la “Institut Catholique” (Katolika Instituto) de Parizo, kaj batalis kontraŭ la opozicio de la kontraŭklerikalaj universitataj kaj sciencaj medioj.

Ekzistas tri kontaktopunktoj kun Esperanto:

Branly naskiĝis en Amiens; la verkisto Jules Verne (1828-1905) estis honora Prezidanto de la esperantista Klubo de Amiens:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/24/jules-verne/

Branly instruis kaj agadis ĉe la “Institut Catholique” (Katolika Instituto) de Parizo (hodiaŭ Institut supérieur d’électronique de Paris”, Supera Instituto pri elektroniko de Parizo), kie ankoraŭ ekzistas la “Muzeo Branly” kun parto el la materialo de lia laboratorio; en tiu Instituto okazis, en 1910, la unua internacia Kongreso de katolikaj esperantistoj (IKUE);

en 1924, Branly eldiris favore al Esperanto (Enciklopedio de Esperanto”, 1933, p. 252).

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1970, laŭ skizo de Clément Serveau kaj Georges Bétemps, honore al Branly; sur la ĉefa ebeno, la portreto de la sciencisto; en la fono, la Katolika Instituto de Parizo kaj la preĝejo de Sankta Jozefo de Karmelanoj (Saint-Joseph-des-Carmes), Kapelo de la Instituto.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *