Homoj

Eugenio Montale

La 12-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1896) de la itala (ĝenova) poeto kaj verkisto Eugenio Montale (1896-1981)
eo.wikipedia.org/wiki/Eugenio_Montale
Nobelpremiito por Literaturo en 1975.
Mi jam parolis pri li la 12-an de septembro 2018

Eugenio Montale


Hodiaŭ mi prezentas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) poeziaĵon, kiun Montale verkis en 1925, kaj kiu aspektas kvazaŭ animskua antaŭsento de la katastrofo, kiu trafis Ĝenovon la 14-an de aŭgusto 2018, kelkajn minutojn antaŭ tagmezo, kiam grandega aŭtovoja ponto abrupte disfalis en sia centra parto (ĉirkaŭ 200 metroj el 1.000), kaŭzante la morton de 43 personoj: subite, neatendite, ekaperis la vakuo antaŭ la mirplenaj kaj terurigitaj okuloj de la loĝantoj.
La poeziaĵo, trapenetrita de negativeco kaj pesimismo (“aer’ vitreca, / seka”), pivotas ĉirkaŭ la sento, ke estas tre subtila la limo inter la realo kaj la vakuo (“neni’ post mia dorso, post mi vaku’ senĉesa/ teruro ebriula angore min insidos”).
Mi aldonas foton pri la disfalinta ponto.


FORSE UN MATTINO ANDANDO

Forse un mattino andando in un’aria di vetro,

arida, rivolgendomi vedrò compirsi il miracolo:

il nulla alle mie spalle, il vuoto dietro

di me, con un terrore di ubriaco.

Poi come s’uno schermo, s’accamperanno di gitto

alberi case colli per l’inganno consueto.

Ma sarà troppo tardi; ed io me n’andrò zitto

tra gli uomini che non si voltano, col mio segreto.

Eugenio Montale (“Ossi di seppia”, 1925)

°°°°°

EBLE DUM IR’ MATENA

Eble dum ir’ matena tra la aer’ vitreca,
seka, min deturnante, mi la miraklon vidos:
neni’ post mia dorso, post mi vaku’ senĉesa,
teruro ebriula angore min insidos.

Poste, kvazaŭ ekrane, subitaj aperados
montetoj, arboj, domoj, kutimaj trompfamtomoj.
Sed estos tro malfrue, kaj mute mi nomados
kun sekret’ mia, inter nedeturniĝaj homoj.

Eugenio Montale (“Sepiaj ostoj”), trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990, p. 139)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *