Homoj

François Mauriac

La 11-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la franca verkisto kaj ĵurnalisto François Charles Mauriac, konata kiel François Mauriac (1885-1970)
eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Mauriac
Nobel-Premiito por Literaturo en 1952 kun ĉi tiu motivado: “For the deep spiritual insight and the artistic intensity with which he has in his novels penetrated the drama of human life” («Pro la profunda spirita akravido kaj la arta intenseco, kun kiu li enpenetris, en siaj romanoj, la dramon de la homa vivo»); Membro de la Académie Française (Franca Akademio).
Mauriac estis unu el la ĉefaj elstaruloj de la katolika literatura kaj ideologia movado (ne nur franca) “Renouveau catholique” (Katolika revivigo)
eo.wikipedia.org/wiki/Revivigo_katolika_(literaturo)
kune kun (interalie) Georges Bernanos, Jacques Maritain, Thomas Stearns Eliot, Gilbert Keith Chesterton,
Paul Claudel

Paul Claudel


Charles Péguy

Charles Péguy


Władysław Reymont

Władysław Reymont


Henryk Sienkiewicz

Henryk Sienkiewicz


En Esperanto ekzistas la traduko (de Gérard Labasthe) de la romano “Therèse Desqueyroux” (Tereza Desqueyroux), UFE, Parizo, 1998 (speciala beletra numero de “Franca Esperantisto”, 495).
Krome, estas dediĉitaj al Mauriac la paĝoj 68-69 de “Literatura Mondo” 1935-3 (kun la recenzo de la romano “Therèse Desqueyroux”); kaj Mauriac estas menciita en ampleksa artikolo de André Espiau de la Maëstre pri la movado “Renouveau catholique” (“Die Furche” Nr-o 16/1965. K.P.), tradukita al Esperanto kaj publikigita en “Espero katolika” 1968-4
www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1968_04.htm#1
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1985, laŭ skizo de Jacques Jubert, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Mauriac.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *