Homoj

Ludwig Boltzmann

La 5-a de septembro estas la datreveno de la tragedia morto (li pendigis sin, pro nekonataj kialoj, dum li libertempis kun la familio en Duino apud Triesto) de la aŭstria fizikisto, matematikisto kaj filozofo Ludwig Eduard Boltzmann (1844- 1906)

eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Boltzmann

Boltzmann estis elstara teoria fizikisto, en la kampoj de termodinamiko, de statistika mekaniko kaj de elektromagnetismo; li estis ankaŭ matematikisto, kaj krome filozofo evoluciisma kaj materiisma, ofte kontraŭstarata pro siaj novigaj ideoj jen sciencaj jen filozofiaj (unu el la hipotezoj, kiujn oni faras pri lia sinmortigo, koncernas ĝuste la malamikecon, kiun li sentis al si).

“La Revuo” 1906-1907, I, p. 328-329, enhavas ampleksan nekrologon pri li, de Otto Simon; mi reproduktas ĝiajn bildojn, kaj aldonas la aŭstrian poŝtmarkon de 1981 pro la 75-a datreveno de lia morto.

Koncerne la (cetere, mizeran) Vikipedian paĝon en Esperanto, mi atentigas, ke Boltzmann mortis ne en Triesto, sed en Duino (Devin en la slovena, Tybein en la germana), memstara komunumo apud Triesto

it.wikipedia.org/wiki/Duino

nuntempe itala, iam aŭstria. Ekde la 20-a de februaro 2014 estas tie memorŝildo, sur la konstruaĵo, kie Boltzmann sinmortigis (la iama Hotelo Ples, hodiaŭ utiligata de la “Collegio Adriatico del Mondo Unito” – Adriatika Kolegio de la Unuiĝinta Mondo)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/04/rainer-maria-rilke/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *