Objektoj

Kisoj Katulo

La 6-an de julio 2018, parolante pri la “Monda Tago de Kiso”

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/30/bacio/

mi antaŭanoncis poeziaĵon pri kisoj de la latina poeto Gaius Valerius Catullus, en Esperanto Katulo (84 a.K.- 54 a.K.)

eo.wikipedia.org/wiki/Katulo

al sia amatino Lesbia; jen ĝi, en latino, en la itala, kaj en duobla traduko al Esperanto de Kálmán Kalocsay.

En alia okazo mi parolos amplekse pri Catullus (Katulo).

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1949 (laŭ skizo de C. Tomiolo) pro la dumiljara datreveno de la morto de la poeto.

Du kuriozaĵoj:

– la terminoj “basium/ basia”, “basiare”, “basiationes” indikas ne la simplan ameman kison (osculum/ oscula, osculare), sed ion mezvoje inter tiu kaj la krude amora kiso (“suavium”); eble por la unua fojo en la klasika latina literaturo estas utiligataj tiuj terminoj “basium/ basia”, “basiare”, “basiationes”, kiuj poste fariĝos komunuzaj kaj transiros al latinidaj naciaj lingvoj (ekzemple al la itala);

la precizaj datoj de la vivo de Katulo estas nekonataj (oni nur scias kun certeco, ke li mortis 30-jara); la filatela memorigo en 1949 kongruas nek kun la mortodato ĝenerale akceptita (54 a.K.), nek kun tiu indikita de Sankta Hieronimo (57 a.K.).


QUÆRIS, QUOT MIHI BASIATIONES (CARMEN 7)

 

Quæris, quot mihi basiationes

tuæ, Lesbia, sint satis superque.

Quam magnus numerus Libyssæ harenæ

lasarpiciferis iacet Cyrenis,

oraclum Iovis inter æstuosi

et Batti veteris sacrum sepulcrum,

aut quam sidera multa, cum tacet nox,

furtivos hominum vident amores:

tam te basia multa basiare

vesano satis et super Catullo est,

quæ nec pernumerare curiosi

possint nec mala fascinare lingua

 

Gaius Valerius Catullus

 

°°°°°

 

CARME 7

 

Chiedi tu quanti dei tuoi baciamenti

mi sono, Lesbia, bastanti o superflui.

Quanta la sabbia in Libia in grande numero

giace a Cirene fertile di silfio

tra Giove che dà oracoli di fuoco

e il vecchio Batto che ha una sacra tomba,

quanti i molti astri in notte silenziosa,

che vedono i furtivi amori umani,

tanto allinsano Catullo è bastante

e superfluo che baci molti baci,

che il curioso non possa numerare

né far la mala lingua il suo malocchio.

 

Gaius Valerius Catullus, trad. Federico Cinti

www.bibliomanie.it/libellus_catullo_cinti.htm

 

°°°°°

 

AL LESBIA

 

Vi, Lesbia, demandas, kiom kisojn

mia koro bezonus por satiĝi?

Ho, demandu do, kiom sabloj ardas

en la palma dezerto de Libio,

kie templokornicojn kaj la tombojn

de l prareĝoj sopira sun bruligas;

ho, demandu do, kiom steloj ŝtele

rigardadas en la sekreta nokto

la plezurojn, kaŝatajn amojn homajn:

tiom kisojn bezonus kor freneza

de la povra Catullus por satiĝi,

tiom kisojn, ke nek scivola mens, nek

lang malica kapablu kalkul-teni.

 

Caius Valerius Catullus, trad. Kálmán Kalocsay

Eterna bukedo”, 1931, p. 32

www.egalite.hu/kalocsay/eterna/al%20lesbia.htm

 

°°°°°

 

KISSOIFO

 

Kiom da viaj kisoj do, Lesbia,

demandas vi satigus min, tro multa?

Ho, kiom da sableroj en Libia

dezerto, inter la Jupitro-kulta

orakolej kaj sankta lok sepulta

de l praa Battus en Cyrene ardas,

kie silfioj kreskas flavombrelaj,

aŭ kiel multe da okuloj stelaj

en la silenta nokto alrigardas

sekretajn parojn dum la amoj ŝtelaj,

tiom da kisoj kun vi kisi trovus

la frenezul Catullus sate multa,

kiujn nek nombri scivolulo stulta,

nek lang malica jam missorĉi povus.

 

Caius Valerius Catullus, trad. Kálmán Kalocsay

La nica literatura revuo 1961-38, novembro/ decembro, p. 42

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr72/catullus/kissoifo.html

Tutmonda sonoro”, 1981, p. 164

www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda/kissoifo.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *