Homoj

Raffaello Sanzio

Ne estas certa la tago de naskiĝo de la itala pentristo kaj arkitekto Raffaello Sanzio, nomata ankaŭ Raffaello Santi, en Esperanto Rafaelo (1483-1520): ĝi povus esti la 28-a de marto aŭ la 6-a de aprilo. Tamen, estas certa la tago de la morto, la 6-a de aprilo; do, kiel ajn oni solvas la demandon pri la naskiĝdato, la 6-a de aprilo estas dato memorigenda pri la artisto.
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj
it.wikipedia.org/wiki/Raffaello_Sanzio
eo.wikipedia.org/wiki/Rafaelo
​Mi menciis unu el liaj multenombraj pentraĵoj (“La brulego de Borgo”) la 20-an de junio 2017:

Rifuĝintoj


​kaj ne mankos la okazo plue paroli pri liaj pentraj kaj akitekturaj verkoj; hodiaŭ mi limiĝas prezenti iun ne multe konatan aspekton de lia personeco: Rafaelo estis ankaŭ poeto.
​Mi transskribas unu lian soneton, en la itala (arkaika, kaj ne facile komprenebla nuntempe) kaj en la duobla versio al Esperanto de Kálmán Kalocsay, la unua de 1922, la dua de 1931 (reproduktita en 1981). Kiel ofte okazas ce Kalocsay (kiu multe ŝatis repripensi siajn elektojn), la dua versio estas modifita kompare kun la unua (praktike, estis reverkita la unua versa kvaropo, kun ŝanĝo de la vortoj, de ilia vico kaj de la rimoj).
Kuriozaĵo; por skribi ĉi tiun soneton (kaj aliajn kvin), Rafaelo reutiligis la paperojn de la preparaj desegnaĵoj por la fresko “La Disputo pri la Sankta Sakramento” en la Vatikanaj palacoj
it.wikipedia.org/wiki/Disputa_del_Sacramento
eo.wikipedia.org/wiki/Disputo_pri_la_Sankta_Sakramento ;
​Mi aldonas:
– la bildon de la fresko “La Disputo pri la Sankta Sakramento”; sur la bildkarto estis aplikita, en la eldona tago, la itala poŝtmarko de 1974 kun la memportreto de Rafaelo, laŭ pentraĵo konservita en Florenco ĉe la Galerio “Uffizi”;
– detalon de la antaŭa faco de la malnova itala bankbileto je 500.000 liroj, kun (interalie) la sama memportreto de Rafaelo. Malmultaj italoj iam ajn vidis ĉi tiun bankbileton, kaj eĉ malpli da ili posedis ĝin, ĉar je la epoko, kiam ĝi estis eldonita (1997), 500.000 liroj estis rimarkinda monsumo; nominale, ili egalus hodiaŭ al ĉirkaŭ 250 eŭroj, sed ilia aĉetopovo en 1997 estis multe pli granda ol tiu de la nunaj 250 euro (la tiel dirita ŝtata “socia subvencio”, por la maljunuloj sen enspezoj, en 1997 estis po monate je 391.000 liroj, kio hodiaŭ egalus nominale al 200 eŭroj, tiam taksataj sufiĉaj por pluvivi; en 2018, tiu sama subvencio estas je 407 eŭroj). Neniu akceptis kiel pagon tiun bankbileton je 500.000 liroj, pro la malfacilo ŝanĝi ĝin poste en pli malgrandajn bankbiletojn, kaj pro la malgranda kono de la bankbileto mem, kiu naskis malfidon (praktike, ĝi cirkulis nur por transsendi grandajn monsumojn pli-malpli kontraŭleĝe, kun malgranda volumeno kaj sen postlasi spurojn).


AMOR, CHE M’ENVOCASTI CON DOI LUMI

Amor, che m’envocasti con doi lumi
de doi beli occhi dov’io me strugo e sface,
da bianca neve e da rosa vivace,
da un bel parlar in donnessi costumi.

Tal che tanto ardo, che né mar né fiumi
spegnar potrian quel foco; ma non mi spiace,
poiché ‘l mio ardor tanto di ben mi face,
ch’ardendo onior piud’arder me consumi.

Quanto fu dolce el giogo e la catena
de’ tuoi candidi braci al col mio vòlti
che, sogliendomi, io sento mortal pena.​

D’altre cose io non dico, che for molti
ché soperchia docenza a morte mena
e però tacio, a te i penser rivolti.

HO AM’, HO AM’, VI LOGIS MIN AL RETO

Ho am’, ho am’, vi logis min al reto
per la okuloj, kies bril’ doloras,
per neĝaj vangoj, kie rozoj floras,
per dolĉa vort’ kaj nobla etiketo.

Jen flam’ en mi! Estingas ĝin nenio,
nek la river’, nek mar’. Sed mi ne ĝemas.
Volupto tia en ĉi ardo tremas,
dum ĉiam pli konsumas min pasio.

Ho, estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen’
neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ kolo.
Malligis vi – jen mia kor’ en sven’.

Pri la ceteraj ĉesu la parolo,
ĉar dum la cit’ mortigus min ĉagren’,
nur mute do mi pensas vin en solo.

Raffaello Sanzio, trad. Kálmán Kalocsay
(Literatura Mondo 1922-1, p. 14)

EN RETON VI MIN LOGIS, AM’, HO AM’

En reton vi min logis, am’, ho am’,
per la okuloj, kies bril’ doloras,
per vangoj neĝaj, kie rozoj floras,
per dolĉaj moroj, nobla vort-ornam’.

Mi flamas. Tion ne estingas jam
river’, nek mar’. Sed plende mi ne ploras,
ĉar ĉi volupta ardo ja valoras,
ke min konsumos la pasia flam’.

Ho estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen’:
neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ l’ kolo.
Vi rompis ĝin, kaj kaptis min kor-sven’.

Pri la cetero ĉesu la parolo,
ĉar dum la cito murdus min ĉagren’.
Nur mute do mi pensas vin en solo.

Raffaello Sanzio, trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”, 1931, p. 82;
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 324)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *