Homoj

Silvio Pellico

La 25-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1789) de la itala (piemonta) verkisto, poeto kaj patrioto Silvio Pellico (1789-1854)

it.wikipedia.org/wiki/Silvio_Pellico

(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

konata precipe kiel aŭtoro de la libro “Le mie prigioni” (Miaj malliberejoj, aŭ Mia mallibereco), en kiu li priskribis sian malmolan kaptitecon (pro la sekreta agado kiel patrioto dum li vivis en Milano) en la aŭstria fortikaĵo Spielberg (hodiaŭ Špilberk, Brno, Ĉeĥa Respubliko), kune – interalie kun patrioto Pietro Maroncelli (pri kiu mi iom parolis la 10-an de marto 2018:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/10/lorenzo-da-ponte/

La libro (publikigita en Torino en 1832) havis vastan popularecon, ne nur en Italio, kaj vigle kontribuis veki internacian simpation al la afero de la itala sendependeco, tiom ke la aŭstria Kanceliero Klemens von Metternich

eo.wikipedia.org/wiki/Klemens_von_Metternich

allasis, ke ĝi malutilis al la bildo de Aŭstrio pli ol malgajnita milito.

En Esperanto ekzistas la traduko de :

– unu paĝo (ĉap. 1-a) de “Le mie prigioni”, trad. Luigi Puppo, en “LEsperanto” 1926-1, p. 4;

– la 94-paĝa libro “I doveri degli uomini” (Pri la devoj de l homo), trad. Achille Tellini, Paolet, San Vito al Tagliamento 1922. Recenzoj en: “LEsperanto” 1922-9, p. 176; “Esperanto de UEA” 1923-2, p. 27, Literatura Mondo” 1924-2, p. 36.

Mi transskribas la tradukon al Esperanto de la unua ĉapitro de “Le mie prigioni” (la itala teksto estas legebla ĉe

it.wikisource.org/wiki/Le_mie_prigioni/Cap_I ).

Mi aldonas:

malnovan bildkarton, eldonitan de la Muzeo pri la Itala Releviĝo de Torino, kun la portreto de Silvio Pellico kaj la unua paĝo aŭtografaĵo de “Le mie prigioni”;

malnovan bildkarton, kun la fortikaĵo Spielberg/ Špilberk.


MIA MALLIBERECO

Mi estis arestita la vendredon 13an oktobro 1820 kaj kondukita en «Santa Margherita».

Estis la tria posttagmeze. Oni faris al mi longan demandaron, dum tiu tuta tago kaj dum aliaj ankoraŭ. Sed pri tio mi nenion diros. Kiel amanto, ofendita de sia belulino, noble decidinta teni al si severan mienon, mi lasos la politikon kie ĝi estas kaj mi parolas pri_alio.

Je la naŭa de tiu malfeliĉa vendredo la Kriminalnotario min konfidis al la gardisto kaj tiu ĉi, post esti kondukinta min en la ĉambron destinitan al mi, min petis per ĝentila invito, ke mi liveru al li, por redoni ilin al mi siatempe, la horloĝon, la monon, kaj ĉion ajn, kion mi havas en la poŝo, kaj al mi deziris bonan nokton.

«Haltu, mia kara, portigu al mi vespermanĝon: hodiaŭ mi ne manĝis» diris mi al li.

«Tuj, la gastejo estas tie ĉi: kaj vi gustumos kiel bonan vinon!».

«Vinon mi ne trinkas!».

Al tiu respondo sinjoro Angiolino [Anĝolino] mire rigardis min, esperante ke mi ŝercas: gardistoj de malliberejo, kiuj havas gastejon, teruriĝas pro abstemia malliberulo.

«Mi ne trinkas, senŝerce!».

«Mi bedaŭras por vi: vi duoble suferos solecon…».

Kaj li, vidante ke mi ne ŝanĝas ideon, foriris. Post malpli ol duonhoro mi havis mian manĝaĵon. Mi manĝis tre malmulte, trinkis glason da akvo kaj restis sola.

La ĉambro estis je teretaĝo kaj rigardis la korton. Malliberejoj tie ĉi, malliberejoj tie, malliberejoj supre, malliberejoj antaŭe. Mi min apogis al la fenestro kaj iomete aŭskultis la iradon kaj revenadon de gardistoj kaj frenezan kantadon de multaj malliberuloj.

Mi pensis: Antaŭ centjaro, tiu ĉi estis monaĥinejo. Ĉu sanktulinoj kaj pentofarantaj virgulinoj, kiuj loĝis en ĝi, imagis, ke en iliaj ĉambretoj sonos ne plu virinaj ĝemoj kaj sindonaj himnoj, sed blasfemoj kaj malĉastaj kantoj, kaj ke li enhavos ĉiuspecajn homojn, kies plej multo destinita al «severa mallibereco» kaj al fortikaĵoj? Kaj post jarcento, kiu loĝos en tiuj ĉi ĉambretoj? Mallongdaŭreco de la tempo! Eterna movebleco de la aĵoj! Ĉu tiu, kiu vin konsideras povos ĉagreniĝi, se la ŝanco ĉesis rideti al li, se li estas entombigita en malliberejo, se oni minacas lin je eŝafodo? Hieraŭ mi estis unu el la plej feliĉaj mortemuloj en la mondo: hodiaŭ mi havas plu neniun el la dolĉecoj, kiuj konsolis mian vivon: ne plu liberecon, ne plu amikojn, ne plu esperojn! Ne, esperi estas frenezaĵo. El tie ĉi mi eble foriros por esti ĵetata en la plej abomenajn malliberejojn aŭ transdonata al la ekzekutisto! Nu, la tagon post mia morto estos tiel kiel se mi estus mortinta en palaco kaj kondukita al la tombejo kun la plej grandaj honoroj… Tiel pensante pri la mallongdaŭreco de la tempo, mi animfortiĝis. Sed mi rememoris la patron, la patrinon, la du fratinojn, la du fratojn, alian familion, kiun mi amis kvazaŭ ĝi estus la mia: kaj filozofiaj rezonoj ne valoris. Mi kortuŝiĝis kaj ploris kiel infano.

Silvio Pellico, “Le mie prigioni”, ĉap. 1, trad. Luigi Puppo

(“LEsperanto” 1926-1, p. 4)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *