Homoj

Mihai Eminescu

La 15-a de junio estas la datreveno de la morto je nuraj 39 jaroj (en 1889) de lrumana poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto Mihail Eminovici, konata per la pseŭdonimo Mihai Eminescu (1850-1889)

it.wikipedia.org/wiki/Mihai_Eminescu

eo.wikipedia.org/wiki/Mihai_Eminescu

konsiderata la patro de la moderna rumana lingvo, kaj la plej granda rumana poeto.

Liaj verkoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj.

En Esperanto aperis:

Noaptea (Nokto), trad. Kálmán Kalocsay, “Esperanto de UEA” 1931-12, p. 166;

– en “Eterna bukedo”, 1931, p. 243-246; en “Tutmonda Sonoro”, Budapest 1981, trad. Kálmán Kalocsay, p. 481-483:

La stelo
Sopiro
Nokto
Sola sopir de l sin

Luceafărul (Luĉifero), trad. Jozefo Petrin. – San Francisco: California Publishing Company, 1998

– Luceafărul (La Vesperstel’), trad. Jozefo E. Nagy. – Berkeley: Bero, 2000

– Eminescu en Esperanto. Poeziaĵoj; diversaj tradukintoj. – Timișoara: Mirton, 2001; dua eldono, 2005

– Al miaj kritikistoj, trad. Ionel Oneţ – Beletra Almanako 2009-5.

Mi transskribas, en la rumana kaj en la Esperanta versio de Kálmán Kalocsay, la poeziaĵon “Noaptea” (Nokto), kaj aldonas detalon de la rumana bankbileto je 500 leoj, kun la portreto de Eminescu.

Lingva kuriozaĵo: “Luceafărul” estas tradukita al la itala jen “Lucifero”, jen “Espero” (kun la akcento sur la unua silabo); temas pri planedo Venuso, kiu estas samtempe stelo de l’ vespero” (Espero) kaj “stelo de l’ mateno(Lucifero), ĉar ĝi estas la unua ĉiela korpo videbla vespere, sed ĝi estas ankaŭ la lasta, kiu malaperas mateneLa itala vorto Èspero, parenca al la italaj vespro/ vèspero” kaj al la esperantavespero”( = vespero), havas nenion komuna kun la esperanta vorto “Espero” (kun la akcento sur la dua silabo).

 


NOAPTEA

 

Noaptea potolit şi vânăt arde focul în cămin;

dintr-un colţ pe-o sofă roşă eu în faţa lui privesc,

pân’ ce mintea îmi adoarme, pân’ ce genele-mi clipesc;

lumânarea-i stinsă-n casă… somnu-i cald, molatic, lin.

 

Atunci tu prin întuneric te apropii surâzândă,

albă ca zăpada iernei, dulce ca o zi de vară;

pe genunchi îmi şezi, iubito, braţele-ţi îmi înconjoară

gâtul… iar tu cu iubire priveşti faţa mea pălindă.

 

Cu-ale tale braţe albe, moi, rotunde, parfumate,

tu grumazul mi-l înlănţui, pe-al meu piept capul ţi-l culci;

ş-apoi ca din vis trezită, cu mâinuţe albe, dulci,

de pe fruntea mea cea tristă tu dai viţele-ntr-o parte.

 

Netezeşti încet şi leneş fruntea mea cea liniştită

şi gândind că dorm, şireato, apeşi gura ta de foc

pe-ai mei ochi închişi ca somnul şi pe frunte-mi în mijloc

şi surâzi, cum râde visul într-o inimă-ndrăgită.

 

O! desmiardă, pân’ ce fruntea-mi este netedă şi lină,

o! desmiardă, pân-eşti jună ca lumina cea din soare,

pân-eşti clară ca o rouă, pân-eşti dulce ca o floare,

pân’ nu-i faţa mea zbârcită, pân’ nu-i inima bătrână.

 

Mihai Eminescu

 

NOKTO

 

Nokto. Milde kaj ruĝblue en la forn’ la fajro brulas,

el angul’ ĝin rigardante sur kanap’ min sternas mi,

la animo endormiĝas, la palpebrojn fermas mi,

estingiĝis lum’ en domo, sorĉa sonĝ’ min mole lulas.

 

Nun vi tra l’ mallumo venas, alridetas min proksime,

blanka, kvazaŭ neĝa vintro, dolĉa, kvazaŭ printemp-tag’.

Sidu en la sino, kara, ĉirkaŭringu min per brak’,

kaj rigardu miajn palajn vangojn ame kaj intime.

 

Per balzamaj, blankaj brakoj, rondaj brakoj, vi min kole

ĉenas, kaj sur mia brusto via kapo kuŝas nun,

poste vi la blankan manon levas, kaj ĝi tuŝas nun

sonĝe mian tristan frunton, harojn forkaresas mole.

 

Mian frunton en trankvilon lulas la kareso flata,

min kredante dorma, ruze, kisas vi per arda tuŝ’

min sur la okuloj fermaj, sur la frunto, sur la buŝ’,

kaj vi ridas, kiel sonĝo ridas en anim’ ravata.

 

Ho, karesu, dum la frunto estas glata kaj serena,

ho, karesu, dum vi junas, kvazaŭ suno de aŭror’,

dum vi puras, kvazaŭ roso, dum vi dolĉas, kvazaŭ flor’,

dum ĉi frunt’ ne estas falta, kaj ĉi kor’ ne maljun-svena.

 

Mihai Eminescu, trad. Kálmán Kalocsay

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *