Homoj

Ernest Naville

La 27-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1909) de la franclingva svisa teologo kaj filozofo Ernest Naville (1816-1909)

eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Naville

fr.wikipedia.org/wiki/Ernest_Naville

subtenanto de Esperanto: en 1899 li raportis tre favore al Esperanto al la Franca Akademio de Sciencoj, kaj en 1904 (kiam li jam estis 88-jara) parolis favore al Esperanto en la filozofia kongreso en Ĝenevo.

Lia verko “Le Devoir. Discours adressé aux dames de Genève et de Lausanne” estis tradukita al Esperanto kun la titolo “Devo” de René de Saussure (sub la pseŭdonimo “Antido”); mi transskribas ĝian recenzon (de Camille Aymonier), aperintan en “La Revuo” 1910-1911, V, p. 140-141.

Mi aldonas portreton de Ernest Naville.


 La Devo, de ERNEST NAVILLE, tradukita de René De Saussure, 152-paĝa. Ĝenevo, Librejo Kündig.

“Devo” estas libro de filozofio aŭ pli ĝuste 4 paroladoj faritaj iam de la fama filozofo Naville al Sinjorinoj de Ĝenevo kaj Laŭsano. Ĉiu Esperantisto iamaniere devas esti danka al S-ro de Saussure, ke li faris tiun tradukon. Inter multaj aliaj motivoj, kiuj incitis S-ron de Saussure traduki “Devo”, unu certe estas kalkulinda, la sama pro kiu ĉiu Esperantisto estos feliĉa legi la libron, tio estas la deziro pruvi sinceran dankecon el la eminenta viro, kiu ĉiam konstante estis favora al nia lingvo, ĝin konigis, defendis kaj nin kuraĝigis. Estis por S-ro de Saussure kiel por ni vera devo konservi kaj daŭrigi la memoron de Naville.

Kiu ajn estas mia sento rilate al la aŭtoro de “Devo”, mi devas konfesi, ke ĝi pli ol multe plaĉis al mi pro la sincereco de l’ akcento, la klareco de la elmontro kaj la abundeco de la ideoj tiel ĝustaj, kiel simplaj. La hodiaŭaj filozofoj ne kutimigas nin al tiaj kvalitoj, ne ĉiam, eĉ ne ofte. Ili ŝajnas pli deziri ŝajni profundaj, ol kompreneblaj. Mi ne scias, ĉu oni eltiras el iliaj verkoj tiom da frukto, kiom el tiu libreto. Oni sentas, ke la aŭtoro estas, kiel oni diris en la XVII-a jarcento, “honnete homme”, ke li estas konvinkita, ke li volas tutkore konvinki, kaj oni estas jam duone konvinkata.

Mi ne pretendas resumi la libreton, kiel ajn malgranda ĝi estas, ĉar la aŭtoro sukcesis diri plej koncize pri vasta temo ĉion, kio estas plej grava. Klariginte la sistemojn de la antikvaj filozofoj, montrinte kiel ilia moralo estas nesufiĉa, kiel ĉiujkondukas vole-nevole al la sama konkludo, t. e. la memmortigo, taksinte ĝuste la noblan entreprenon de Sokrato, kiu ne povis iri ĝis la necesa, fina konkludo, ĝis Dio, Naville, kiu estas kristano, klarigas kia estas la konsisto de la “Devo”, kiam necese estas kunigi tiun vorton kun Dio kaj senmorteco, nedisigeble. En la du lastaj paroladoj, sin turnante pli rekte al Sinjorinoj, li montras, kia estas ilia propra tasko, kiel profunda povas esti ilia influo sur la virojn kaj sur la societon. Li eĉ atakas la gravegan problemon de la mono, de la kapitalo, de la uzado de la mono kaj donas plej saĝajn konsilojn pri la simpleco de la vivo, kiu povas akordiĝi kun la vera lukso, bone komprenita. Kia ajn estas la opiniode la leganto, ĉiuj povas tiri profiton el tiu legado des pli, ke Naville parolas ĉiam laŭ filozofa vidpunkto.

Se mi diros ke la traduko estas tre klara, tre facila, eleganta, neniu miros. Ĝi estas inda de la tradukinto kaj de la verkinto. Bonvolu tamen S-ro René de Saussurepermesi al mi fari iun kritiketon, kiun li pli bone, ol iu ajn, komprenos, ĉar li unua difinis la du ĉefajn principojn, inter kiuj devas ekvilibre stari lingvo, nome, la principo de neceso kaj de sufiĉo. Ŝajnas, ke kelkafoje tiuj principoj estas forgesitaj. Ĉu estas necese diri “deveninta de el Evangelio? de el komenco? Ĉu ne sufiĉas diri de la komenco? deveninta el Evangelio”? Mi tute ne ŝatas: “post ol aŭdinte, aŭ la uzadon de la pro “tiu”: aliaj ol la, kiuj. Sed tiuj rimarkoj ne havas signifon. Pri la literojsupersignitaj, S-ro de Saussure anstataŭis la ĉapelon per punkto metita supre apud la litero. Tio estas originala, kvankam en legado rapida la okulo povas ne rimarki tiunpunkton.

Fine, mi devas aldoni, ke tiu libreto estas lukse eldonita, presita, kaj tute ĉarmas la okulojn.

C. Aymonier (“La Revuo” 1910-1911, V, p. 140-141)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *