Eventoj

Pentekosto

La 20-an de majo 2018, en Italio oni festas Pentekoston, nome, oni memorigas la malsupreniron de la Sankta Spirito sur la naskiĝantan kristanan Eklezion, kun la miraklo de la lingvoj (Agoj de la Apostoloj 2,6):

Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto.

 

Temas, praktike, pri la renversiĝo de la konfuzo de la lingvoj, pri kiu parolas Genezo (11, 1-9) pri la Turo de Babelo:

 

1 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2 Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4 Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5 Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7 Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9 Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

 

Pri Babelo, mi transskribas soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioachino_Belli

kaj ĝian tradukon al Esperanto de Umberto Broccatelli.

Mi aldonas la bildon de vitralo de la Katedralo de Milano kun la Turo de Babelo, verko de Giuseppe Arcimboldo (1526-1593)

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Arcimboldo

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Arcimboldo


ER MONNO MURATORE

 

Pe véde cosa c’è sopr’a le stelle  

che se pò fà?” diceveno le gente.  

Fece uno: “E che ce vò? nun ce vò gnente:

frabbicamo la torre de Babbelle.    

 

Su, puzzolana, carcia, mattonelle…  

Io capo-mastro: tu soprintennente…    

Lavoramo, fjjoli, alegramente!…”.

E Dio ‘ntanto rideva a crepa-pelle.    

 

Già sò ar par de la croce de San Pietro,  

cuanno, ch’edè?! je s’imbroja er filello,  

e invece d’annà avanti vanno addietro.  

 

Gnisuno più capiva l’itajano;    

e mentr’uno diceva: “Qua er crivello”

l’antro je dava un zecchio d’acqua in mano.  

 

Giuseppe Gioachino Belli

 

 

LA MONDO MASONISTA

(AŬ LA TURO DE BABELO)

 

“Por vidi kio estas trans la steloj,

kion ni faru?” diris homokvanto.

Respondis unu: “Far’ de diletanto!

Ni fabriku la turon de Babelo.

 

Nu, kalk’, mortero, brikoj kaj kaheloj…

Mi masonestro kaj vi asistanto…

Knaboj, laboru ni, kun gaja kanto!…”.

Dume ridegis Dio en ĉieloj.

 

Atingis ĝis la kruc’ de Sankta Petro

ili, kiam miksiĝas l’ idiomo,

kaj  la tuta laboro marŝas retro.

 

Neniu plu komprenis la kompanon;

kaj dum kribrilon petis iu homo,

alia donis brikon en la manon.

 

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Umberto Broccatelli (30.1.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *