Homoj

Ludwig Uhland

La 26-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1787) de la germana poeto kaj politikisto Ludwig Uhland (1787-1862)
it.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland
eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland
unu el la plej grandaj reprezentantoj de Romantikismo, fama precipe pro du poeziaĵoj:
– Frühlingsglaube, muzikigita de Franz Schubert; ekzistas ĝia versio al Esperanto (Printempa fido), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser), en Sennaciulo 2016-5/6, majo-junio 2016, dua kovrilpaĝo
www.satesperanto.org/spip.php?article3116
– Ich hatt’ einen Kameraden (Mi havis kamaradon), konata ankaŭ kiel Der gute Kamarad (La bona kamarado)
it.wikipedia.org/wiki/Ich_hatt%27_einen_Kameraden
muzikigita de Friedrich Silcher, kaj daŭre utiligata, kiel funebra marŝo, en la germanaj kaj aŭstraj Armitaj Fortoj kaj en la franca Fremda Legio

De ĝi ekzistas du tradukoj al Esperanto:
– Bernhard Loesche, “Germana kanttrezoro” (Erk), Leipzig, Peters, 1930, p. 36;
– W. Gantzckow, Germana Esperantisto 1939-11, p. 183.
​En Esperanto ekzistas ankaŭ ĉi tiuj tradukoj:
​- Enveturejo, trad. Mozes Goldberg, La Esperantisto 1893-7, p. 100;
– Die Kapelle (La kapelo), trad. L.L. Zamenhof, Fundamenta Krestomatio, p. 331 eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/La_kapelo
La sama traduko estis publikigita ankaŭ en “Universo” I, 1909-11, p. 347, kun kelkaj modifoj.
Alia traduko, de Cezar (Hans-Georg Kaiser), estas rete alirebla ĉe
www.poezio.net/version?poem-id=639&version-id=1286,1288,1290&order=title
Kvara versio, de Manfred Retzlaff, estas rete alirebla ĉe
www.poezio.net/version?poem-id=639&version-id=1287,1288&order=title
– La Montanida Kanto, trad. Hector Hodler, La Revuo 1907-1908, II, p. 132;
– La malbeno de l’ kantisto, trad. Hermann Boucon, La Revuo 1911-1912,VI, p. 446-448;
– Kunuloj tri migris trans Rejnoriver’ trad. Ferdinand Pfeil, “Germana kanttrezoro” (Erk), Leipzig, Peters, 1930, p. 29;
– Vigla vojaĝo; Luna nokto; Sorĉa vergo; La soldato; trad. Guido Holz, Übertragungen/ Transkondukoj. Messkirch, Gmeiner 1988, p. 43;
– Rolando ŝildportanto, trad. Hans Ellingen, Literatura Mondo 1937-2, p. 34-35;
– Einker (Vizito de gastejo), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)
www.satesperanto.org/spip.php?article2814
Mi transskribas “Ich hatt’ einen Kameraden” – “Der gute Kamarad” (Mi havis kamaradon – La bona kamarado), en la germana, en la itala, kaj en la versio al Esperanto de W. Gantzckow.
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de 1987 de Germana Demokrata Respubliko pro la 200-jara datreveno de la naskiĝo de Uhland;
– la partituron de la kanto “Ich hatt’ einen Kameraden” – “Der gute Kamarad”.


ICH HATT’ EINEN KAMERADEN
(DER GUTE KAMARAD)

Ich hatt’ einen Kameraden,
einen bessern findst du nit.
Die Trommel schlug zum Streite,
er ging an meiner Seite
in gleichem Schritt und Tritt.

Eine Kugel kam geflogen:
gilt sie mir oder gilt sie dir?
Sie hat ihn weggerissen,
er liegt zu meinen Füßen
als wär’s ein Stück von mir.

Will mir die Hand noch reichen,
Derweil ich eben lad’.
“Kann dir die Hand nicht geben,
bleib du im ew’gen Leben
mein guter Kamerad!”.

Ludwig Uhland

AVEVO UN CAMERATA
(IL BUON CAMERATA)

Avevo un camerata,
non ne trovi uno migliore.
Risuonava il tamburo per la battaglia,
marciava al mio fianco
di pari passo e cadenza.

Una pallottola arrivò a un tratto:
è per me oppure per te?
L’ha colpito in pieno,
giace ai miei piedi
come un pezzo di me.

Vuole ancora porgermi la mano,
mentre sto caricando.
“Non posso porgerti la mano,
rimani per me nella vita eterna
mio buon camerata!”.

Ludwig Uhland
trad. Antonio De Salvo

LA BONA KAMARADO

Mi havis kamaradon.
Pli bona estas ne.
Li marŝis pro milito
kun mi, la kunligito
en granda glor-arme’.

Alflugis sorta kuglo,
ho, kiun trafos ĝi?
Li estas mortvundita
kaj kuŝas nun ŝirita
kvazaŭa pec’ de mi.

Li volas manon doni
al mi ĵus dum ŝarĝad’.
Ne eble pro venkcelo,
vi restu en ĉielo
la bona kamarad’!

Ludwig Uhland, trad. W. Gantzckow
(“Germana Esperantisto” 1939-11, p. 183)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *