Homoj

Duilio Magnani

La 20-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 2010) de la itala (romanja) katolika pastro Duilio Magnani (1928-2010)
it.wikipedia.org/wiki/Duilio_Magnani
eo.wikipedia.org/wiki/Duilio_Magnani
​esperantisto ekde 1969, iama Prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu multege agis por la rekono de IKUE fare de la Sankta Seĝo kiel privata asocio de fideluloj laŭ papa juro, por la aprobo de la liturgia uzo de Esperanto, por la publikigo de la Meslibro en internacia lingvo, por la saluto de la Papo en Esperanto je Kristnasko kaj Pasko, por la uzo de Esperanto en la elsendoj de Vatikana Radio, por la defendo de la libero kaj de la digno de la personoj sub la tutecaj reĝimoj.
Pastro (“Don” en la itala) Duilio estas ankaŭ memorigata pro sia eksterordinara kapablo impliki eĉ la plej “malproksimajn”, en konkretajn iniciatojn de helpo kaj subteno en la bezono (restas famaj la du grandegaj ŝarĝaŭtoj kun humanecaj helpaĵoj kolektitaj en 1982, en la komunista urbo Rimini, por sukuri la polan loĝantaron en klopodoj je la epoko de la militista registaro:
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_12.htm#7 )
Fine, oni ne forgesu, ke en rimarkinda kvanto ŝuldiĝas al la malavareco de Pastro Duilio Magnani la roma sidejo de IKUE, kaj ke la preĝejo honore al Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, kies Paroĥestro li estis dum pluraj jardekoj, konsistigas mondan “unikaĵon”, pro la ampleksaj mozaikoj inspiritaj al la evangelizado pere de Esperanto (tiom, ke ĝi estis difinita “Katedralo de la esperantistoj”).
Prave, do, estas preskaŭ tute dediĉita al Pastro Duilio Magnani la numero 2010-4/6 de la revuo “Espero katolika”, rete alirebla ĉe:
www.ikue.org/ek/lasta/ek2010_06.pdf
​Tiel same, estas dediĉita al la preĝejo honore al Sanktaj Johano kaj Paŭlo la kolora broŝuro aldonita al numero 2001-3/4, deŝutebla ĉe:

www.esperokatolika.org/ek20012005/ek2001_0304.htm#11

Aldonaĵo: Paroĥa Preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini
ETA GVIDLIBRO en esperanto
DEŜUTU LA TEKSTON EN FORMATO PDF
ALKLAKANTE ĈI TIE
​Mi aldonas:
– la kovrilon de “Espero katolika” 2003-9/12, kun la foto de la prezento de la Meslibro en Esperanto al Papo Johano Paŭlo la dua (en la foto, videblas tri Prezidantoj de IKUE: tiu tiama (la ĉeĥo Miloš Sváček), tiu antaŭa (la italo Antonio De Salvo), kaj tiu honora (ĝuste Duilio Magnani);
– la kovrilon de “Espero katolika” 2010-4/6.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *