Homoj

Luigi Barzini

La 7-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1874) de la itala ĵurnalisto kaj verkisto Luigi Barzini la maljuna (1874-1947)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Barzini_(1874-1947)
(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
fama pro siaj ĵurnalismaj korespondaĵoj el la tuta mondo kaj el plej diversaj situacioj: Londono, Parizo, Ĉinio, Bengalio, Siberio, Sankta Lando, Argentino, Moskvo, Serbio, rusa-japana milito (1905), Maroko, tertremo de San-Francisco, tertremo de Mesino (1908)

Tertremo de Mesino 1908


Triesto aŭstra, itala-turka milito (1911), balkanaj militoj, intercivitana meksika milito (1914), unua mondmilito, intercivitana hispana milito, dua mondmilito.
​La famo de Barzini, tamen, estas ligita precipe al entrepreno, kiu, siatempe, aspektis mirakla: la aŭtomobila konkurveturado de Pekino al Parizo (16.000 kilometroj)
it.wikipedia.org/wiki/Raid_Pechino-Parigi
(ne estas pri ĝi vikipedia paĝo en Esperanto)
​La starto al la entrepreno estis donita de anonco publikigita la 31-an de januaro 1907 de la franca ĵurnalo “Le Matin”, kiu lanĉis iaspecan defion: veturi aŭtomobile de Pekino ĝis Parizo. Ne temis, tamen, pri strangaĵo: aŭtomobilo estis ankoraŭ konsiderata tempopasigilo por riĉuloj, kaj estis necese pruvi, ke ĝi havas la teknikajn kapablojn por fariĝi normala veturilo (interalie, ankaŭ ludis ekonomiaj interesoj: ekzemple estis akra batalo inter la itala firmao “Pirelli” kaj tiu brita “Dunlop” por pruvi la plibonan kvaliton de la respektivaj pneŭmatikoj).
Al la konkurveturado (kiu ne baziĝis sur rapideco sed sur rezistado, kaj ne antaŭvidis premiojn) enskribiĝis 25 teamoj, sed nur 5 prezentiĝis je la ekverturo: tri francaj (unu trirada veturilo “Contal” kaj du “De Dion-Bouton”), unu nederlanda (sur “Spyker) kaj unu itala sur veturilo “Itala”: princo Scipione Borghese
it.wikipedia.org/wiki/Scipione_Borghese_(principe)
(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
la ĵurnalisto Luigi Barzini, kaj la mekanikisto Ettore Guizzardi
it.wikipedia.org/wiki/Ettore_Guizzardi
​La itala veturilo, foririnta de Pekino la 10-an de junio 1907, atingis Parizon la 10-an de aŭgusto, inter du aloj da entuziasmoplena homamaso (la itala teamo estis akirinta tioman antaŭecon kompare kun la dua veturilo, ke, atinginte Moskvon, ĝi povis permesi al si plilongigi la vojon je mil kilometroj, devojiĝante por partopreni balon en Sankt- Peterburgo).
Hodiaŭ estas malfacile kompreni le esceptecon de tiu entrepreno, sed en 1907 preskaŭ ne ekzistis veturvojoj; nature, estis nek benzinstacioj nek riparejoj laŭlonge de la vojo; ofte la riveroj estis transpasendaj vade; pontoj ne ĉiam eltenis la pezon de la veturiloj (fakte, unu ruiniĝis ĉe la paso de “Itala”); por superi fortajn deklivojn estis bezonata la helpo de ŝnuregoj; oni devis venki la malkonfidon aŭ eĉ la teruron de loĝantaroj, kiuj neniam esti vidintaj pli frue senĉevalan veturilon (cetere, unuamomente la ĉina Registaro ne allasi la enirvizojn, pro la timo, ke la nura vido de okcidentaj “mirindaĵoj” koruptos la animon de la ĉinoj); la komunikiloj estis malmultaj kaj primitivaj (Barzini rakontas du epizodojn okazintajn en Ĉinio: en iu telegrafa oficejo, la vortoj de lia ĵurnalisna raporto estis dissenditaj vertikale, laŭ la loka kutimo; en alia, la ofcisto havis malfacilaĵojn, ĉar temis pri la unua dissendita telegramo, kvankam la oficejo ekzistis jam de ses jaroj. Oni aldonu, ke la telegramoj senditaj el Ĉinio bezonis eĉ dek horojn por atnigi la celon, ĉar ili resaltis inter Pekino, Ŝanhajo, Hong-Kongo, Singapuro, Adeno, Malto, Ĝibraltaro, Londono).
​La itala veturilo sukcesis pretervivi ĉion kaj alveni kel unua ĉar ĝi estis tre pli potenca kaj peza ol la aliaj (40 ĉevalpovoj, 1.500 kilogramoj), surhavis egalajn pneŭmatikojn antaŭe kaj malantaŭe (kaj do bezonis malpli da vicradoj), kaj la italoj, male ol kutime oni opinias pri iliaj organizaj kapabloj, estis aranĝintaj frutempe laŭlonge de la vojo deponejojn de brulaĵoj kaj provizaĵoj; la du De Dion-Bouton, de Georges Cormier kaj Victor Colignon (je nuraj 10 ĉevalpovoj) tuj postrestis; la Spyker de Charles Godard kaj Jean du Taillis (15 ĉevalpovoj) alvenis kun dudek tagoj da malfruo (kaj Godard estis arestita pro trompo, kun la akuzo, ke li estis forvendinta ĉiujn riparpecojn); kaj la trirada veturilo Contal (kiu similis vendoĉareton de glaciaĵoj) perdiĝis en la dezerto de Gobi (bonŝance ĝia kondukisto, Auguste Pons, estis savita de mongolaj nomadoj).
La veturilo “Itala”, kiu partoprenis la konkurveturadon Pekino-Parizo, perfekte restaŭrita (konservita ĉe la Muzeo pri Aŭtomobilo de Torino), denove laŭiris en 2007 la saman vojon, por televida dissendo okaze del la jarcenta datreveno; kompreneble, en tre pli favoraj kondiĉoj.
La historio ne diras, kiel estis superitaj, en 1907, la lingvaj baroj. Estas interesa, pri tio, ĉi tiu anonco, aperinta en “Lingvo Internacia” 1907-5, p. 237:

DIVERSAĴOJ
Konkurveturado de Aŭtomobiloj Peking-Paris

La granda franca ĵurnalo Le Matin organizis konkurveturadon de aŭtomobiloj de Peking ĝis Paris. Francaj kaj italaj aŭtomobiloj foriros el Peking la 10-an de junio por traveturi Azion kaj Eŭropon. Ili vojiros tra la dezerto Gobi kaj, voje Kiakta, veturos tra Missovaja, Irkutsk, Ziminskaja, Niĵne-Udinsk, Kansk, Krasnoiarsk, Atchinsk, Mariinsk, Tomsk, Kolivan, Obi, Kainsk, Omsk, Petropavlovsk, Kurgan, Tcheliabinsk, Zlataŭst, Birsk, Elabuga, Kazan, Alatir, Niĵni-Novgorod, Vladimir kaj Moskvo.
La Redakcio de Le Matin sendis cirkuleron en Esperanto al la Esperantistoj loĝantaj sur la vojo de la konkurveturado por ilin peti, ke ili sendu al ĝi sciigojn en Esperanto pri la stato de la vojo kaj ankaŭ, se eble, ilustritajn poŝtkartojn aŭ fotografaĵojn de la regiono kaj de la vojaro. Ĝi petas plie, ke oni sendu rekte al la adreso Matin-Paris leteron aŭ telegramon por konigi la traveturon de ĉiu aŭtomobilo.
Le Matin enpresos francan tradukon de la ricevitaj informoj kaj citos la Esperantan devenon. Ĝi ankaŭ repagos la elspezojn de la bonvolaj korespondantoj, kies sciigoj estos utiligitaj.
Ĉar la ĵurnalo Le Matin estas treege disvastigita en Francujo, la sendo al ĝi de la petitaj sciigoj estos bonega propaganda rimedo. Ni esperas, ke tiuj el niaj legantoj, kiuj tion povos, bonvolos respondi ĝian alvokon.
Ili povas sendi la leterajn sciigojn al la Redakcio de L. I., kiu plezure transdonos ilin al Le Matin.

​Mi aldonas:
​- la frontpaĝon de la ĵurnalo “Le Matin” de la 31-a de januaro 1907 (el la Franca Nacia Biblioteko de Parizo);
– la frontpaĝon de la ĵurnalo “Le Matin” de la 11-a de aŭgusto 1907 (el la Franca Nacia Biblioteko de Parizo);

​- paĝon 237 de “Lingvo Internacia” 1907-5 (el la Aŭstria Nacia Biblioteko de Vieno);
– la italan poŝtmarkon de 1989 kun la vojstreko de la konkurveturado Pekino-Parizo de 1907.

2 pensoj pri “Luigi Barzini

    1. Dankon pro via komento. La demando, vershajne, devus esti alia: chu la esperantistoj kaptis la okazon, kaj kontribuis? En “Lingvo Internacia” mi ne trovis spurojn; oni devus tralegi la gazeton “Le Matin” (periodo junio-aùgusto 1907), alireblan rete.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *